--- On Thu, 12/24/09, Russ Williams wrote:

> Mi havas impreson ke "negro" estis uzata en pli frua periodo de
> Esperanto kiam, samtempe, estis pli da rasismo kaj sinteno kontraux
> nigruloj specife.

Ĉi tio dependas je la lando.  Ekz-e estis nenia motivo por malamo
kontraŭ negroj en Rusio, kie negroj estis ne malpli ekzotaj ol
marsanoj, kaj oni konis ilin nur tra la "Uncle Tom's Cabin".

(Anstataŭe, ekzistis -- precipe en Pollando kaj Ukrajnio -- malamo
kontraŭ la judoj.  Mi memoras la humuran demandon de juda ĵurnalisto:
"Mi komprenas, ke vi malamas la judojn.  Sed kial vi tiom simpatias
al la negroj?")

> Ankaux estis sxercoj, kiuj sxajnas iom ofendaj al multaj homoj
> hodiaux, aux almenaux iom sensciaj kaj stultaj, traktantaj nigrulojn
> kiel ekzotan strangan sovagxan ne tre evoluintan rason.

Tre ofte la ŝerco estus tute akceptebla se temus pri ekstera trajto de
alirasa persono.  Ekz-e la nunaj ŝercoj pri la _blondulinoj_, aŭ la
ŝercoj pri la rufuloj, aŭ pri la longaj nazoj de iuj etnanoj ktp.

> Do parte tiel eble iuj havas impreson ke "negro" estas rasisma, pro
> tiu ligo al pli rasisma tempo.

Tiel eksterdube estis en Usono.  Tiel certe ne estas en Rusio.
Sed simetrie, la vorto "judo" estis tabuo por Z -- ĉar tia iĝis ĝia
respondaĵo en la rusa lingvo.  Tamen Esperanto ne transprenis ĉi tiun
tabuon.

> Ekzemple en malnova lernolibro pri Esperanto

> http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec03.php

> (citajxo sekvas)

> * Ĉu la negroj havas nigraj larmoj? *

[...]

Mi ne trovas rasismon en ĉi tiu rakonto.  Ĝi estas ordinara ŝerco, kiu
neniel celas prezenti negrojn kiel iel malsuperaj.  Jes, ĝi prezentas
ilin kiel ekzotajn kaj nekonatajn estaĵojn -- kaj eble tio ofendas;
sed tio evidente estis ekzota en la epoko kaj loko kie Seppik verkis
sian lernolibron.  Mi tamen konsentas, ke tio estas mallerta kiam oni
celas publikon internacian.

Nu, mi scias ke kiam oni havas minuskomplekson oni opinias moka ĉian
ŝercon iel ajn aludantan onian trajton personan.  Fakte, ne nepre
temas pri ŝerco: ekz-e iam en Sovetio oni gastigis en junpionira
tendaro (simila al skolta tendaro) grupon da franciaj infanoj (idojn
de la francaj komunistoj).  Do, la rusaj infanoj speciale kaptis por
ili iom da ranoj (evidente, la plej banalajn, kiajn oni trovas ĉe la
maro).  Tio povus aspekti insulta; sed evidente la intenco de tiu
mallertaĵo ne estis tia.  Tutsimple la francoj estis same ekzotaj kiel
la negroj.

-- 
Sergio



      

Rispondere a