Dankon pro la informo, Sergio (kaj gratulon pro la farita laboro!). Cxu mi rajtas aldoni gxin kiel komento sub mia artikoleto (kun ligilo al via vortaro:
// http://www.esperanto.mv.ru/ESP/vframe.html )? Bernardo -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Donnerstag, 31. Dezember 2009 05:25 Betreff: [revuloj] Esperantaj fleksioj (Ekse: Kristnaska donaco: Minnaja en nova vesto) [1 Attachment] --- On Wed, 12/30/09, Bernhard Pabst <[email protected]> wrote: > De kristnasko 2009 ekzistas nova elektronika versio de la Granda > Vortaro Itala-Esperanta de Ak. Carlo Minnaja (1996). Per gi vi nun > ankau trovas fleksiajn formojn de italaj vortoj. Sercante je so (mi > scias) la programo automate sendas vin al sapere (scii). ... > Legu pli pri tiu nova eco tie cxi: > // http://www.ipernity.com/blog/37943/216407 En septembro mi aĉetis inklibron (e-ink e-book) Pocketbook-360, http://www.exler.ru/expromt/01-09-2009.htm , kiu uzas ion similan al Stardict kiel vortaran ŝelon. La sistemo estas bazita sur Linukso, liberkoda, kaj tial mi povis enkonstrui ankaŭ la esperantan morfologion por mia vortaro eo-ru. Sekve de kio alklakante fleksian formon en la teksto, oni tuj venas al la plej proksima formo vortara. Ekz-e per "direblajn" oni trafas sur "diri"; sed per "rezultatojn" oni trafas "rezultato"n, ĉar tia enestas kiel aparta artikolo -- sed se ĝi mankus, oni venus al "rezulti". Oni povas uzi tion ankaŭ por certaj PDF-dosieroj, kaj tial mi enkonstruis ankaŭ la kodojn de la serio INKO-elibro de Franko Luin. Mi opinias, ke estus utile revizii ĉi tiun morfologion kaj laŭeble disponigi ĝin (laŭbezone adaptitan) al la aliaj vortaraj ŝeloj (precipe Lingvo; sed mi ne trovas kontakton kun ili). Eble ankaŭ ReVo povus profiti el tio. Mi aldonas la dosieron kiun mi faris, ĝi estas facile komprenebla. -- Sergio
