En ReVo, ambau aperas sen ia reciproka resendo.
La difinoj similas, kaj 'kulturi' parte kovras tiun de 'kultivi'.
'Kultivi' estas neoficiala vorto, 'kulturi' oficiala lau akademia aldono.
Mia emo, che tradukado de Engelso: "Pri la origino de la familio, de la 
privata proprieto kaj de la shtato", estas uzi ghenerale 'kulturi' (kiam temas 
pli kulturado de grenoj, kampkulturado, ghardenkulturado ktp) kaj ne 
'kultivi'.
Aliflanke, che Krause aperas chiam nur 'kultivi', egale chu temas pri grundo aŭ 
pri plantoj.
Kion vi konsilas?
Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a