Wieland:
> la problemo estas la SVG-dosiero:
> http://www.reta-vortaro.de/revo/bld/t_nombroj.svg
>
> Tio estas javaskripto, kio produktas SVG.

Prave. Fakte estas varieblaj aferoj ene de la SVG-kodo, kaj tiuj aferoj estas 
produktataj de skripto.

>
> Sxajne multaj tiaj "bildoj" ekzistas: [...]
>
> La versio de SVG sxajne ne estas problemo, cxar ambaux estas svg 
> version="1.1".
>
> Laux mi estus pli bone, fari kiel Vikipedio PNG
> http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Variable_Resistor.svg/200px-Variable_Resistor.svg.png
> Aux almenaux krei SVG sen Javaskripto.
>
> Kiu faris tiujn dosierojn?

Mi. Estas hontinde, ke ne eblas trovi tauxgan kromprogramon por Fajrovulpo.

> Kio estas via opinio?

Ke bona foliumilo ne devus havi problemon ilin legi :)

Skriptoj estas necesaj por cxiuj kurboj (ja SVG scipovas afisxi preskaux nenion 
krom strekojn, literojn kaj elipsojn). Mi uzis ilin, ankaux en aliaj okazoj, 
kie pura HTML povus tauxgi (kiel en tiu tabelo kun cxiuj nombraj aroj), sed 
REVO ne ebligas enmeti HTML-ajn "bildojn".

> Ankaux IE kapablas montri tion nur, se vi antauxe sukcesis instali SVG
> Viewer de Adobe. Se vi ne estas administranto kaj ne spertas, tio ne
> eblas.

Efektive, necesas instali tion (eble ekzistas aliaj), sed almenaux ekzistas 
solvo.

Kore, 

Marc


Rispondere a