> Russ Williams:

> Nun la difino en ReVo de "majesto" = "Reĝa aŭ imperiestra moŝto". Tio
> sxajnas esti homo.
> Tamen en PIV2002 la difino de "majesto" = "eco de iu, io majesta", kaj
> tio sxajnas esti pli kongrua kun la uzoj viditaj de mi de "majesto".
> Cxu aliaj konsentas ke la ReVo-difino sxangxindas? Aux cxu mi eraras?

Mi vidas diferencon inter la titola indikajxo "Majesto", kiu rolas kiel 
Doktoro, kaj la substantiva "majesto".
Vi pravas atentigi ke mankas en ReVo klare indiki du sencojn.

Cxar mi sercxis vorton por priparoli la majuskligitan vorton Majesto mi 
iris al la pagxo por "indik-" kaj tie observas ke por "indikajxo" la 
ekzemplo proponas "indiko" :-/ kaj ke estas a) sen b) :-/ do indas 
ankaux revizii cxi pagxon por "indik-".
Mireja

Rispondere a