>> Tamen pro duboj mi iris kontroli en vortaroj kaj trovis >> strangaĵon: ĉu vere ke oni uzu la vorton "ŝtormo" por priskribi surmaran >> veteran fenomenon dum oni uzu "tempesto" por surkontinenta? >> Mireja
Karaj Mireja kaj cxiuj: Permesu ke mi metu mian nazon en tiu cxi afero "sxtom-tempesta". Mi estas maristo kaj la afero estas tute klara por mi. Maristoj uzas diversajn nomojn por la ventoj, depende de ilia forto, aux pli bone dirite, de ilia rapideco. La afero estas tiel grava por maristoj, ke ekzistas skalo tutmonde (tutmare!) uzata, por distingi la ventojn. Kaj cxiu kvar horoj, kiam la sxipo navigacias, la oficiroj en la komandejo devas skribi la "forton" kaj la direkton de la vento (inter kelkaj aliaj meteorologiaj informoj). Tiu skalo nomigxas Boforta Skalo < http://eo.wikipedia.org/wiki/Boforta_skalo >. Sxtormo estas, laux marisoj, kiam ventegas, sed la kuiristo ankoraux povas fari supon. Dum tempestoj (furiozaj sxtormoj) la supo malaperas kaj la sxipo devas malrapidigi la iradon kaj direkti la pruon kontraux la vento. Dum uraganoj, plej konvenas ne havi multajn pekojn. La diversaj nomoj de la ventoj ne nur estas necesaj sed ankaux gravegaj por la sxipa mondo kiu estas vere enorma. Amike: Ruben'
