Mireja:
> Mi dankas al ĉiuj respondintoj.
> Mi legis la respondojn de Marc kaj de Istvan post kiam mi sendis al la 
> revo-servo por redaktado retmesaĝon por la aldono de la adjektivo 
> "sukcesa". Sekve mi devas atendi ke efektiviĝos la aldono kaj eble mi 
> poste ŝanĝos la difinon aldonante al "sukcesis" ",sukcesas kaj sukcesos".

Mi skribis, ke tio ne estas utila, cxar en vortara difino AS-tempo ne vere 
AS-as. Ekzemple cxe "afero" ni legas "Ĉio ajn kio estas en la mondo, konkreta 
aŭ abstrakta, nedifinite montrata". Cxu indas korekti al "estas, estis, estos, 
estus aux estu"? La difino estus pli gxusta, sed tio ne utilas (kaj ecx 
malutilas).

Kore,

Marc


Rispondere a