Je 4/21/10, Fabio:
> Karaj,

> cxe "kora" legeblas la jena difino:

> "Venanta el koro; amika, sincera, favora: kora akcepto, saluto,
> danko; kore sindona amiko; mi salutas vin tutkore; preĝu kore kaj
> laboru fervore[6]."

Ĉi tiu estas figura signifo, mencienda dualoke.

> Cxu ni aldonu, per aparta difino, ankaux la bazan signifon "Rilata
> al la funkciado de koro"? Aux cxu tio estas subkompreninda, ecx sen
> rekta mencio?

Oni tamen devas ĝin malimplice mencii.  Fakte, ankaŭ la metafora
adjektivo estas derivebla el la metafora senco de la substantivo.

Krome, la tradukoj postulas apartigon (ekz-e la francaj "cardiaque"
por la rekta senco, kaj "cordial" por la metafora).

> Nepre "kora malsano" ne estas malsano amika kaj favora...

> En la itala, kaj supozeble en aliaj lingvoj, "kora" havas plurajn
> tradukojn ("cordiale" = venanta el koro; "cardiaco" = rilata al la
> funkciado de la koro). Apartigo de la du signifoj ankaux ebligus
> mencion de ambaux tradukoj.

Jes, la itala kaj la franca ilin apartigas, Esperanto kaj la rusa uzas
unu saman adjektivon.  Sed la sencojn endas apartigi.

Cetere, antaŭ nelonge mi verkis pri tiu mediteranea idiomaĵo en
http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/#fn.1

--
Sergio

Rispondere a