-----Marc Bavant----- 

Iam mi bezonis havi facile alireblan liston de cxiuj prepozicioj, do simple
listigis la prepoziciojn kiel liston de referencoj fine de artikolo
"prepozicio". Suficxas fari la samon por sonimitoj, krom ke estas eble pli
malfacile trovi cxiujn jam ekzistantajn en REVO (miaopinie tiuj, kiuj jam
ekzistas estas versxajne netauxge difinitaj). Mi cetere memorigas al vi
miajn jenajn du pagxojn:

http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv1/piv1.htm#interjekcioj [= PIV 1970]
http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv2/piv2.htm#interjekcioj [= PIV 2002]

----

Dankon, interesaj pagxoj, Marc. La unua surbaze de PIV 1970 tamen estas tute 
malaktuala (ecx mankas ekz. hura! kaj paf! k.m.a.) kaj ankaux la dua de 2002 
estas tre malkompleta (ekz. mankas la brekekekeks de la ranoj). Kialo estas,
ke vi nur notas enskribo-titolojn ("kapvortojn"), multaj interjekcioj kaj 
sonimitoj tamen estas kasxitaj en la difinoj kaj ekzemploj de PIV 2002.

Je eble triono pli kompleta estas Hron 2006

// http://www.ipernity.com/blog/37943/201691

Post elsxuto kaj instalo sercxu je "cit" (= interjekcioj kaj sonimitoj) laux 
la modo "sercxu nur kompletajn cxelojn".

Bernhard

P.S. Pli pri kasxitaj radikoj de PIV en Vikipedio -> PIV.

Rispondere a