--- On Tue, 11/5/10, Wolfram Diestel wrote:

> Je Donnerstag, 6. Mai 2010 Sergio Pokrovskij skribis:

>> Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj
>> germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en
>> unudimensia spaco.

> Ĉar la germanoj malgrau komuna antaujuĝo tamen estas pigraj. La
> elekto de tauga termino ŝparas aldonan frazon por klarigi, ke temas
> pri unudimensia sistemo. Krome oni tuj povas malkaŝi nespertulojn
> per tiaj truketoj, ĉar ili ne rimarkus la krominformon kaj au tamen
> demandus pri ili au fuŝus la tutan taskon :-)

Tamen ankaŭ la fakuloj uzas ankaŭ "Richtung" tiusence.  Ekz-e

,----
| Die Schnittform öffnet sich unendlich in _die negative Richtung_
| des Richtungsvektors
`----

(unu el 39 mil trafoj por "negative Richtung" per Guglo).

France mi trovas nur kelkajn tiajn trafojn, ekz-e

,----
| les deux valeurs de x correspondent aux deux croissements de l'axe des
| x dans LA DIRECTION POSITIVE ...
`----
http://articles.adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-iarticle_query?bibcode=1965AnAp...28..499H&db_key=AST&page_ind=11&plate_select=NO&data_type=GIF&type=SCREEN_GIF&classic=YES

-- 
Sergio




      

Rispondere a