Behrouz:

Bedauxrinde la plejparto de la scienca literaturo estas produktita en la angla kaj eskapi gxian influon estas ege malfacila.

Mi bonvenigas viajn komentojn pri tiu cxi dilemo de internacieco.

Dankon pro la peto, sed ankaŭ mi ne havas solvon ĉiam taŭgan. Mi provas eviti tro da grek-latinaj sciencaj nomoj, sed ofte tio ne estas ebla. "Tomografio" estas tute klara por sciencistoj, kiuj okupiĝas pri tio, sed neniu alia komprenas la signifon. Ankaŭ ne estas dezirinda situacio en kiu sciencistoj parolas unu Esperanto-variaĵon kaj la popolo parolas alian variaĵon.

Mi mem emus lanĉi terminon kiel "tavolo-bildo", sed mi ne scias, ĉu tio estas la bona solvo en ĉit iu okazo.

Amike

Renato


Rispondere a