Behrouz: 




> Mi konstatis, ke mi ne estas suficxe kompetenta por helpi laboron de ReVo kaj 
> ne komprenas gxiajn regulojn. 

tiu konkludo surprizas min. estas normale, ke vi unue devas informigxi, legi 
helpdokumentojn kaj demandi. parte la reguloj de revo estas jam vortumitaj, 
parte ili estas ia tradicio, pri kiu delongaj partoprenantoj povas sciigi. 

vi prave proponis "tomografio"n, kiu estas nur unu el la multaj sciencaj 
vortoj, kiujn parolantoj okaze bezonas, kaj kiuj grandnombre mankas en revo. ke 
vi ne atendis "tomografo"n kiel plusajxon, kaj unue ne vidis kial gxi 
registrigxu, estas normale. mi eble abrupte resumis la principojn de revo kiel 
mi komprenas ilin, cxar mi provas igi diskutojn mallongaj kaj fokusitaj al la 
privortara laboro. sed mi sincere plezure atentos pliajn proponojn viajn. 

se vi ecx volus elpasxi por rekta kunlaboro en la vortaro, pri tio ankaux estas 
tradicia vojo. plejmultaj kunlaborantoj komencis per tradukado al siaj hejmaj 
lingvoj, poste iom redaktis la esperantajn partojn kaj eventuale poste aldonis 
kapvortojn kaj artikolojn. pri la nuna irado de la laboro vi povas vidi sub 
"ktp" > "sxangxitaj artikoloj". 

amike. 

jxeromo 

Rispondere a