--- On Thu, 10/6/10, Steven Brewer wrote: > Cxe la usona Landa Kongreso, Peter Benson (la auxtoro la CEED > vortaro), partoprenis kaj konsentis ke la vortaron oni liberigu kaj > renovigu perrete.
Tio estas bonvena. (La vortaro de Wells jam estas en la Reto.) > Mi demandas min cxu la Reta Vortaro estas la tauxga loko por > enkonduki la definojn de CEED: la angla flanko de la reta vortaro > estas malforta kaj per CEED ni povus multege fortigi gxin. ?? CEED kiun mi havas estas tradukvortaro en-eo (Comprehensive English-Esperanto Dictionary), ĉu pri ĉi tiu temas? Supozeble per "difinoj" vi celas indikojn de subsencoj de la anglaj vortoj, ĉu? > Mi sendas, tial, cxi mesagxon por anonci la ideon kaj demandi cxu > oni cxe la reta vortaro interesigxas pri la projekto. La celo > estas enretigi la informojn de la CEED kaj, finfine, oferti denove > preseblan ekzempleron kiun E-USA povas vendi, sed la lasi la > vortaron cxe la reto libere kaj senkoste uzebla. T.e. kompletigi la anglajn tradukojn en ReVo? Tio estas certe bonvena, la angla tradukparto ege postrestas. -- Sergio