>> mireille: >> Mi trovis strangan difinon de la vorto "cenotafo" en ReVo:
>> "Tombosimila monumento memoriganta mortinton." >> >> Cenotafo estas "Simbola tombo starigita kaj memore kaj honore al >> mortinto aŭ al grupo de mortintoj". > jeromo: > eble oni povas plibonigi la difinon. inter la du proponoj mi ne klare > preferas iun. Saluton jeromo kaj dankon pro via respondo, Kio plej ĝenas min en la unua difino, kiu laŭ mia nuna kompreno datiĝas jam de unu jarcento, estas ke la difino misgvidas al "steleo" starigita memore al unu mortinto. Sajnas al mi ke hodiaŭ la senco de la vorto "cenotafo" plivastiĝis al la mortintoj kiuj iam tragedie pereis en preciza loko kaj pro preciza fakto. Mi elektis por mia difino la esprimaĵon "simbola tombo" ĉar etimologie ĝi estas "malplena tombo" do, ja, la tombo nur simbole reprezentas la mortintojn kiujn la cenotafo celas memorigi kaj honori. Se neniu oponos al mia difino mi ŝanĝos la aktualan kaj aldonos ligilon al "steleo", ankaŭ mi aldonos ekzemplojn. Mireja