Marcos: 
> Rim.: La esprimoj ekzerc i lingvon, ekzerc i ian lernotaĵon aŭ similaj estas 
> malkorektaj... 








la rimarko venas de "plena vortaro de esperanto". 

> [...] pro la Zamenhof-a uzo tio ŝajnas al mi absurda aserto, kaj mi vidas 
> nenian bazon por ĝi. 
> [...] Kion opinias la aliaj pri la afero? 

mi samopinias. 




estus bone se ni havus gxeneralan regulon pri verboj kun pluraj eblaj valentoj 
gramatikaj aux sencaj . via propono pri rigardo al referencaj tekstoj estas unu 
el la eblaj kriterioj. aliajn ekzemplojn pretere (kaj malfavore) mencias m. 
duc-goninaz en la enkonduko al piv2: "por kio utilas informi, ke trejni kaj 
vesti estas transitivaj, se ankoraux fine de la jaro 2000 oni povis en iu 
literatura revuo legi tiajn frazojn: 'mi preferas trejni atletikon' kaj 'sxi 
vestis jakon kaj kravaton'?" 

jxeromo 


Rispondere a