Saluton,

Markus:
>
> Mi nun esperantigas resumon de mia diplomverko por mia universitato. Temas
> pri teĥnika verko pri modelado de kontrolsistemoj de akvdisdonaj retoj
> (modelling water distribution network control system). Nu, kiel
> antaŭvideblis, mi trafis kelkajn esprimojn kiujn mi ne scias traduki.

Mi miras, ke vi prezentas cxi-sube nur du :)

>
> Unua estas vorto "water works" aŭ "water utility". Temas pri la kompanio
> kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaŭ
> posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio
> maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj
> kompanioj en tiu ĉi konteksto.

Cxu vi celas, ke ne veraj _privataj_ kompanioj? Aux ke temas nur pri servo 
diponigita de iu loka administracio? Cxiuokaze la anglaj esprimoj "works" aux 
"utility" sxajnas al mi aparte ne sekvindaj. Mi pli volonte dirus "akvolivera 
kompanio" aux "akvolivera servo".

>
> Due kiel vi tradukus la vorton "hydraulic model"? Ĉu hidraulika modelo
> taŭgus viaopinie? Temas pri matematika modelo de kiel la akvo moviĝas en la
> akvdisdona reto, do pri hidromekanika modelo.

Supozeble "hidrauxlika" povas vastigxi al cxio ajn, sed pli E-eca solvo sendube 
eblas. Se "hidromekanika" tauxgas laux la nocioj, kial ne preferi al gxi 
"akvomekanika", kiu evitas la falsan radikon "hidr-"? Vi bezonas krei terminon, 
kaj kiel cxiam tiu termino ne bezonas detale enhavi cxiujn nociojn. Vi 
versxajne povus limigi vin al "akvoflua modelo" (modelo pri la fluado de akvo 
-- ja fluado estas afero mekanika, do ne necesas ripeti, sed ankaux 
"akvoflumekanika modelo" ne estus malbona).

>
> Se iu interesiĝos pli pri la temo, mi volonte sendos private la resumojn
> (en la finna, angla kaj Esperanto) por provlegado kaj komentado.

Mi ne aparte konas la temon, nek garantias rapidan respondon (dependos de la 
tekstolongo), sed vi povas sendi la resumojn al mi.

Kore,

Marc


Rispondere a