jxeromo : 




> > http://groups.yahoo.com/group/terminologio 
> >(jahu-grupo pri terminologio) 

vastalto: 

> Gxi estas fermita al eksteruloj. Sur la indikita pagxo estas nenia 
> klarigo pri tio, kiamaniere oni povas aligxi al la grupo. Cxu vi 
> bonvolas doni informon? 

volonte, kvankam mi mem aligxis al jahu-grupoj antaux iom longe, kaj do cxion 
diros ne tre precize. 


se konton (retposxtan adreson) cxe jahu vi jam havas , vi povas uzi en la 
indikita pagxo la supran ligilon "ensaluti" (sign in). post klavado de nomo kaj 
pasvorto vi atingos la cxefpagxon de la grupo kaj vi povos alklaki dekstran 
butonon "aligxi al la grupo". 

se jahu-konton vi ne jam havas , vi devas unue krei gxin per la alia supra 
ligilo "nova uzanto? enskribigxi" (new user? register). mi memoras, ke iam dum 
la ne tute klara kreado de la konto aux dum la posta aligxo al grupo, vi povas 
indiki, ke mesagxojn de la grupo vi deziras ricevi per alia retposxtadreso ol 
la jahu-a. poste, kiam vi jam havas la konton, vi povas aligxi al grupoj, kiel 
dirite. 

amike. 




jxeromo 











Rispondere a