[eo-dev] Tradukdemando: Standard

2006-04-07 Thread Donald Rogers
Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia 
OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 
estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se 
jes, en kiuj kazoj?

(Malofte Norma estas pli bona.)

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard

2006-04-07 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia
 OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj?
 Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.)

Bona demano. Malfacila demando.

Unu konsidero povas esti, ke kredeble multaj ordinaraj uzantoj tute
ne scias, kion signifas defaŭlta. Tial povas esti inde preferi
normala, kiam ne nepre devas esti defaŭlta.

La Angla default estas, se mi ne eraras, pli vastasenca ol la
Esperanta defaŭlta, kiu estas nura faktermino komputa. Estus
malbone, se la uzantointerfacon de la Esperanta Ooo komprenos nur fakuloj.

Kredeble sufiĉe ofte normala bone trafas, kaj tiam - laŭ mia opinio
- indas ĝin uzi.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com