Tio estas problemo, kiun ni jam iom diskutis antaŭ mi-ne-scias-kiom
da tempo.
Mallonge, estis du skoloj:
-- la Teknikistoj proponis, ke uzuloj uzu rimedon kiel Ek!,
Tavultesoft Keyman, Malikson, aŭ ion similan; por Linukso kaj
Makintoŝo, oni agordu sian propran klavarpelilon.
-- la Praktikistoj proponis, ke oni aldonu al OOo mem funkcion por
konverti (almenaŭ) x-ojn al ĉapelojn, kiun uzulo povus ŝalti/
malŝalti per aldona butono en iu ilobreto.
Kiel ioma programisto, mi tute komprenas la unuan sintenon, ĉar tiu
funkcio ja apartenas al multe pli malalta tavolo de la sistemo, t.e.
en la klavarpelilo. Oni devus agordi tion unufoje, kaj ĝi devus
funkcii por ĉiu ajn programo.
Tamen, kiel praktikulo, kun iom da sperto pri gvidado de
prikomputilaj novuloj, mi mem havas grandan preferon por la dua
solvo. Ĝi simple helpos al pli da personoj, kaj teknikistoj, kiuj jam
havas Ek! k.s. simple ne ŝaltu nian aldonitan funkcion en OOo.
Mi imagas neteknikeman esperantiston, kiu aŭdas pri tiu nova
programo, tute en Esperanto (kaj tre verŝajne ankaŭ en lia lingvo),
kiu estas senpage instalebla, ktp. Li instalas ĝian belan
esperantlingvan version... kaj malkovras, ke li ne povas entajpi eĉ
ununuran frazon en Esperanto pro manko de ĉapeloj. Klarigoj pri
instalado de kroma programo por povi tajpi povus esti utilaj, sed mi
timas, ke multaj seniluziiĝus kaj forlasus la programon.
Mi scias, ke se ili ne povas tajpi en Esperanto en OOo, ili ne povas
tajpi en Esperanto en iu ajn programo; sed ni kreas tute esperantan
redaktilon; ĝi devus esti kapabla redakti Esperanton.
===
Restas, tamen, la iom grava problemo, ke tiu eventuale aldonota
funkcio ne ekzistas, kaj iu devus prilabori ĝin kaj trovi la bonan
lokon enmeti ĝin en la 200Mb-an fontkodon. Ĉu iu skipano ŝatas
defiojn...?
===
Nu, mi klarigis miajn pensojn pri tio, sed tio ne estas unuhoma
skipo. Kion opinias aliuloj?
Tim
On 16 May 2006, at 23:03, Joop Eggen wrote:
Nun ĉio estas fintradukita. Mi korektis miajn funkcinomojn post
reserĉo de la
funkcispecifoj.
Alia punkto. Por fari el OpenOffice.org plena pakaĵo la entajpado
de la
ĉapelitaj literoj ja ofte bezonas iun rimedon.
Por mia Linukso neniu problemo. Por Vindozo eble ankoraŭ problema -
kiuj
solvoj estas konataj?
Antaŭ sufiĉe longa tempo mi ne sukcesis uzi Ek! por tio, interne
de OO.
Ekzistas funkcianta TavulteSoft klavarpelilo, tamen tiu jam estas
komerca
produkto.
Joop
___
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://
messenger.yahoo.de
-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]