Mi skribis:

Tim:

> Mi ĵus ricevis la novaĵon, ke la frukto de nia kunlaboro nun
> elŝuteblas ĉe la retejo de OpenOffice.org.  :o))

Nu, bedaŭrinde tio ne estis tre plaĉa sperto. :( Pro ia kialo
restas _multego_ da netradukitaj ĉenoj. En pli-malpli ĉiu
menuo estas pluraj eroj en la Angla.

Mi provis ŝanĝi al "rc1" de la lingvopaketo (unue mi uzis "rc2),
sed tio ne ŝanĝis ion.

Mi krome por komparo instalis Germanan lingvopaketon ("rc1"), kaj
ĝi montriĝis perfekta (kiom mi povis vidi). Ĉio estas en la
Germana.

Estas iom stange pri "rc1" kaj "rc2". Se oni elŝutas la Anglan
programon de la paĝo indikita de Tim, oni ricevas "rc1". Sed en
la loko de la lingvopaketoj troviĝas ankaŭ plenaj programoj en
diversaj lingvoj, kaj tie haveblas kaj "rc1" kaj "rc2" de tiuj
programoj. Mi nun provos instali la plenan Germanan programon
("rc2"), kaj poste mi aldonos Esperanton al ĉi paketo. Eble
tio donos pli bonan rezulton.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Reply via email to