En Decembro ni parolis ĉi tie pri la havebla (tre provizora) versio de la Esperanta interfaco de OpenOffice.org. Mi tiam sukcesis ĝin instali, sed ŝajne mi estis la sola.

Mi nun denove ĝin instalis (ĉar mi ĉiuokaze reinstalis mian tutan Linukson, ĝisdatigante ĝin al Kubuntu 6.10 [Edgy Eft]). La rezulto ankoraŭ ne estis pli bona, sed ĉi-foje mi notis precize, kiel oni faru.
Jen la klarigoj:

KIEL INSTALI OPENOFFICE.ORG-ON KUN ESPERANTA INTERFACO EN
UBUNTU/KUBUNTU/XUBUNTU

Rimarku tuj, ke la havebla Esperanta interfaco estas treege
provizora kaj mankohava. Ĝi funkcias, sed ankoraŭ restas multego
da netradukitaj partoj, kaj multaj el tiuj partoj, kiuj ja estas
tradukitaj, estas korektendaj.

Elŝutu la plej ĝisdatan version de Ooo (kredeble 2.1):

  http://download.openoffice.org/index.html

    Rekomendinda elŝutmaniero (tre rapida, kiam mi uzis ĝin):

      http://distribution.openoffice.org/p2p/

La elŝutaĵo estas pakita dosiero, kiu enhavas aron da
RPM-dosieroj (kiujn necesos konverti al DEB-formato).

Malpaku la dosieron, ekzemple per la jena komando:

  tar zxvf OOo_*.tar.gz 

Se vi ne havas jam la konvertoprogramon "alien", vi devas ĝin
unue instali, ekzemple per la jena komando:

  sudo apt-get install alien

Sed vi ankaŭ povas uzi paketadminstran programon kiel "Adept" aŭ
"Synaptic".

Malfermu konzolon kaj navigu al la dosierujo, en kiu troviĝas la
RPM-dosieroj, kiujn vi antaŭe malpakis.

Lanĉu tie la jenan komandon:

  sudo alien --keep-version *.rpm

Tiu komando tradukas la RPM-dosieron en DEB-dosierojn, kiujn
Ubuntu/Kubuntu/Xubuntu povas uzi. Tiu tradukado povas daŭri tre
longe.

Kiam la tradukado estas finita, vi unue _malinstalu tiun version
de OpenOffice.org, kiun vi jam havas en via sistemo_, ĉar la nova
versio ne povas bone kunekzisti kun la nova. Faru tion tre zorge
per paketadministra programo. Kredeble necesas uzi ankaŭ "purge"
(tio plene forigas la malnovajn dosierojn).

Poste instalu la novan version per la jena komando (en la
dosierujo, en kiu troviĝas la nove kreitaj DEB-dosieroj):

  sudo dpkg -i *.deb

Poste necesas ankoraŭ instali paketon, kiu provizas aliron al
OpenOffice.org per la kutimaj menuoj de Ubuntu aŭ Kubuntu (pri
Xubuntu mi malcertas). Aparta paketo por tio troviĝas en
subdosierujo nomata "desktop-integration". Iru en tiun
subdosierujon, kaj tie forviŝu (aŭ alinomu) ĉiujn DEB-dosierojn,
krom tiu, kiu nomiĝas iel kun "debian-menus". Poste instalu tiun
paketon per la jena komando:

  sudo dpkg -i *.deb

Nun vi povas trovi la novan version de OpenOffice.org en la
kutima startomenuo de Ubuntu/Kubuntu.

Por instali Esperantan interfacon vi elŝutu dosieron de la jena
adreso:
        
http://oootranslation.services.openoffice.org/pub/OpenOffice.org/2.1.0rc2/

(Eventuale ekzistas tie pli novaj versioj ol "2.1.0.rc2". Iru unu
nivelon pli supren, kaj kontrolu.)

En tiu dosierujo vi elektu la jenan dosieron:

  OOo_2.1.0rc2_20061201_LinuxIntel_langpack_eo.tar.gz

Elŝutu ĝin kaj malpaku ĝin. Tio kresos pliajn RPM-dosierojn.
Traduku ankaŭ tiujn per "alien" same kiel vi antaŭe faris. Kaj
poste instalu ilin same.

Kiam vi poste startigos OpenOffice.org-on, vi povas elekti
Esperantan interfacon en la menuo Iloj -> Agordoj -> Lingvaj
agordoj -> Lingvoj -> Uzula interfaco.

Pliaj klarigoj (en la Angla) troviĝas en la jena paĝo, kiu ankaŭ
enhavas klarigojn aparte por uzantoj de Xubuntu:

  http://bodmas.org/blog/?p=545

Bonan ŝancon!

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to