Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie
inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori
kun (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur
"skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri
tiu plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de
la projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu
almenaŭ gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete
konsultebla, laŭ mia scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus
iun ties pligrandiĝon kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia
daŭrigo de la projekto. Mi kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio
kaj eble ankaŭ li povos prezenti sian konsilon al la demandinto. Simile
mi kopisendas ankaŭ al Miroslav Malovec – se iu el ili deziros peri sian
opinion per mi, tiu kontaktu min kaj mi plusendos ĉi tien.
Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj
esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe
sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ,
prefere, la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej
bona loko por stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte
skribis Juan, enhavo taŭga por Vikipedio estas limigita per:
1.) sia eduka celo
2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto
Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ
mia pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas
multaj aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo
aŭ fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ
tial en Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ
malpli facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe
ankoraŭ pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta
kopirajto estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje
en Esperantaj gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj
foje eĉ ne markas tion…
La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca
arkivo, kiu ne tiom striktas pri kopirajto.
Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel
fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam
ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn
aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu
instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus
tiun amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj
dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin
tiel). Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj
serĉadus siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn
sugestojn pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj
laŭ sia propra pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun
"sekurzonon" kaj samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus
al vikipediistoj proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po
kelkaj minutoj en momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon
devus iu starigi kaj la italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi,
kiel funkcias redaktado de ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo
(gazetoj), sed mi kredas ke tian personon ni inter ni ja trovus. Sekve
necesus nur diskonigi la kunlaboron kaj tiun paĝon kaj inviti la
komunumon al regula kunlaboardo.
Kion vi ceteraj opinias?
Amike,
Marek
Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis:
Plej bone rekte kontakti lin por demandi.
On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz
> wrote:
Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la
plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas
zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos
esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la
kopirajt-havantoj) permesas tion.
2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith >:
Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
Dankon,
Chuck
Sent from my iPad
Begin forwarded message:
*From:* "Nicola Minnaja" >
*Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
*To:* "Chuck Smith " >
*Cc:* "Michela Lipari" >
*Subject:* *Wikipedio*
Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.
__ __
Antaŭe mi prezentas min mem.
__ __
Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio
Nun pro la a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj pro la farto de mia
edzino mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple
en