Saluton, Mi gxojis legi la mesagxon de nia multjara veterano en la Esperanto-movado. Tamen mi povas imagi ke estas malfacile aligxi al la vikimedia movado, se oni ne alkutimigxas aux se oni ne lernas multon kio rilatas al la movado - kiel la Libera Scio.
Versxajne estas plej bone montri al li ekzistantajn VM-edukajn pagxojn, kaj proponi respondi al konkretaj demandoj. Eventuale la italaj vikimedianoj havas edukan materialon? Sincere, Preparante por WikiCon Region Stuttgart, Ziko Am Montag, 5. September 2016 schrieb Marek Blahus : > Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie > inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori kun > (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur > "skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri tiu > plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de la > projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu almenaŭ > gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete konsultebla, laŭ mia > scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus iun ties pligrandiĝon > kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia daŭrigo de la projekto. Mi > kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio kaj eble ankaŭ li povos prezenti > sian konsilon al la demandinto. Simile mi kopisendas ankaŭ al Miroslav > Malovec – se iu el ili deziros peri sian opinion per mi, tiu kontaktu min > kaj mi plusendos ĉi tien. > > Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj > esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe > sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, prefere, > la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej bona loko por > stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte skribis Juan, enhavo > taŭga por Vikipedio estas limigita per: > > 1.) sia eduka celo > 2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto > > Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ mia > pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas multaj > aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo aŭ > fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ tial en > Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ malpli > facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe ankoraŭ > pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta kopirajto > estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje en Esperantaj > gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj foje eĉ ne markas > tion… > > La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca arkivo, > kiu ne tiom striktas pri kopirajto. > > Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel > fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam > ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn > aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu > instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus tiun > amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj > dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin tiel). > Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj serĉadus > siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn sugestojn > pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj laŭ sia propra > pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun "sekurzonon" kaj > samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus al vikipediistoj > proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po kelkaj minutoj en > momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon devus iu starigi kaj la > italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, kiel funkcias redaktado de > ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo (gazetoj), sed mi kredas ke tian > personon ni inter ni ja trovus. Sekve necesus nur diskonigi la kunlaboron > kaj tiun paĝon kaj inviti la komunumon al regula kunlaboardo. > > Kion vi ceteraj opinias? > > Amike, > Marek > > Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis: > >> Plej bone rekte kontakti lin por demandi. >> >> On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz >> <diabulus...@gmail.com <mailto:diabulus...@gmail.com>> wrote: >> >> Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo >>> Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la >>> plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas >>> zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos >>> esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la >>> kopirajt-havantoj) permesas tion. >>> >>> 2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith <chuckssm...@gmail.com >>> <mailto:chuckssm...@gmail.com>>: >>> >>> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola? >>> >>> Dankon, >>> Chuck >>> >>> Sent from my iPad >>> >>> Begin forwarded message: >>> >>> *From:* "Nicola Minnaja" <n.minn...@fastwebnet.it >>>> <mailto:n.minn...@fastwebnet.it>> >>>> *Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2 >>>> *To:* "Chuck Smith " <ch...@chucksmith.de >>>> <mailto:ch...@chucksmith.de>> >>>> *Cc:* "Michela Lipari" <michela.lip...@tiscali.it >>>> <mailto:michela.lip...@tiscali.it>> >>>> *Subject:* *Wikipedio* >>>> >>>> Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Antaŭe mi prezentas min mem.____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio ____ >>>> >>>> Nun pro la a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj pro la farto de mia >>>> edzino mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple >>>> en la organizo de la landa Esperanto-kongreso aŭ de tempo al >>>> tempo per artikoloj en la landa Esperanto-gazeto. ____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn >>>> dokumentojn pri nia historio, interalie skanante malnovajn >>>> revuojn. La kolektoj de datumoj, kiujn ili tiel faras, estas >>>> proksimume senordaj. Retrovi per iu ajna serĉprogramo iun >>>> deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu ____ >>>> >>>> do preskaŭ nature al iu venis l*a _ideo_*. Ni metu ĉion en >>>> Vikipedion. Kiam mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, >>>> ke tio postulus en multaj kazoj kompletigon aü reverkon de >>>> artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de la itala lingvo al >>>> esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan materialon >>>> (ekzemple novan tradukon de iu verko).____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en >>>> Esperanto, kaj en aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj >>>> el ili estas averto, ke la fontoj ne estas sufićaj. Ĉ ekzistas >>>> iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ pri Esperanto? Kiu >>>> kontrolas la kompletecon de la fontoj? Ĉu ekzistas iu plano, por >>>> ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel nova >>>> aŭ kompletigita) faka terminaro)?____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus >>>> kontribui.____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Samideane.____ >>>> >>>> __ __ >>>> >>>> Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)____ >>>> >>> > _______________________________________________ > Dissendolisto de ELiSo > ELiSo@lists.wikimedia.org > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso >
_______________________________________________ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso