Re: [ELiSo] Vikio Amas Z-tagon?

2019-07-18 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Nu, Z-tago estas iom intima renkontigxo. Personoj apud tablo, mangxantaj
kaj trinkantaj. Mi ne scias cxu tio taugas por fotokonkurso.

El mié., 17 jul. 2019 a las 12:12, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromos...@gmail.com>) escribió:

> Mi ŝatas la ideon!
>
> Nun mi estas en Esperanta renkontiĝo, do mi intence skribas nur skize, sen
> detaloj.
>
> Esperantistoj kutime ŝatas fotiĝi (almenaŭ laŭ mia sperto) kaj poste
> alŝutas fotojn al siaj retejoj kaj sociaj retejoj. Sed ili ne konscias pri
> aŭtoraj rajtoj kaj tial estas malsimple uzi la fotojn en Vikimediaj
> projektoj.
> Ĉar la problemon pri aŭtoraj rajtoj ni ĉiuokaze renkontados ree kaj ree
> dum longa tempo, eĉ utilus havi bona klarigon pri kio ili estas, kiel
> funkcias kaj kiel ilin prizorgi por bono de kaj la fotantoj kaj Vikimedio.
> Estas fakte pluraj artikoloj kaj podkastoj pri tiu temo, sed eĉ mi, kiu pri
> tiu temo multe okupiĝas, havus problemojn nun rekomendi iun laŭ memoro.
>
> *Vikio amas Z-tagon* povas esti bona instigilo (ankaŭ) por krei tiajn
> rimedojn - temas pri unufoja investo de niaj tempo kaj energio, de kiu ni
> profitos dum longa tempo. (kaj tion farante ni plispertiĝos kaj postaj
> agadoj estos pli facilaj)
>
> Tiel eblus konsideri *Vikio amas Z-tagon* esti io simila al populara
> kampanjo *#1lib1ref* (kie estas bibliotekoj alvokataj por aldoni 1
> referencon al Vikipedio danke al libro de sia biblioteko - granda parto de
> la intenco estas helpi al bibliotekistoj ekkoni Vikimedion kaj fari unuan
> paŝon (la unua paŝo estas duono de la vojo)). Kaj iom post iom
> pliproksimigi klasikan E-komunumon al Vikimedio.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> st 17. 7. 2019 o 4:52 Ivan Camilo Quintero Santacruz 
> napísal(a):
>
>> Maladiaŭon al ĉiuj,
>>
>> Nuntempe ekzistas pluraj Vikio Amas X-on konkursoj ene de la Vikimedia
>> movado. La unua kaj plej fama el ili estas Vikio Amas Monumentojn
>> (Pasintjare ni sukcese okazigis nian propran version de ĉi tiu konkurso,
>> nomata Vikio Amas ZEOjn[1]) sed ankaŭ estas aliaj temoj kiel naturo (Vikio
>> Amas Teron)[2], kulturo (Vikio Amas Folk[3], Amon[4], Tombejojn[5], ktp[6]).
>>
>> Pasint-decembre, kiam mi alŝutis fotojn pri la Zamenhofa Tago (Z-Tago) en
>> Kolombio, mi rimarkis ke ĝia kategorio ĉe Komunejo estas iom malplena[7].
>>
>> Z-Tago estas unu el la plej vaste celebrataj festoj en la mondo, do estas
>> strange vidi ke estas tre malmultaj fotoj el tre malmultaj landoj, kaj
>> ankaŭ fotoj malmultaj kiu montru la celebradon de ĉi tiu foto tra la jaroj
>> (Entute, nur estas kategorioj por la jaroj 2008, 2014 kaj 2018, kaj en ili
>> estas nur 16 fotoj).
>>
>> Do mi pensis ke bonus okazigi konkurson pri nia festo, por akiri fotojn
>> de la pasintaj kaj nuna jaro kaj tiel dokumenti per fotoj parton de nia
>> historio kaj kulturo. Ankaŭ bonus por allogi esperantistojn al la
>> Vikimediaj projektoj.
>>
>> Kion vi pensas? Ĉu eblus fari tion ĉi? Ĉu *indas*? Kion ni bezonus?
>>
>> Am(er)ike,
>> Ivan
>>
>> -
>>
>> [1] https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo
>> [2] http://wikilovesearth.org/
>> [3] https://wikilov.es/es/Wiki_Loves_Folk
>> [4] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wiki_Loves_Love
>> [5]
>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedistas_de_Ecuador/Proyectos/Wiki_Loves_Cemeteries
>> [6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Category:Wiki_Loves_X
>> [7] https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Zamenhofa_Tago
>>
>> ___
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo@lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo] Pri Vikio Amas ZEOjn 2019

2019-02-23 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Saluton!
VAZ estis interesa iniciato pasintjara. Por okazigi ĝin ree mi postulus pli
da helpo, ĉefe pri la pago de la premiojn.

Pasintjare mi ricevis la grant pli malpli unu-du monato antaŭ ol la komenco
de la konkurso por pagi la propagandon (kiel en la revuo Esperanto, ekz.).
Poste la prezo de dolaro kaj eǔro multe plialtiĝis kompare al mia nacia
valuto, tio signifas ke mi devis uzi monon propran por parte pagi la
premiojn. Do, por reokazigi la konkurson necesas almenaǔ unu personon por
ricevi la monon kaj pagi la premiojn kaj la aliajn aferojn de la konkurso
(propagando en Facebook, ktp). Krome, mi jam ne plu povas fari tion ĉar mi
devis fermi mian bankokonton januare.

Siriox
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] [WikiEO-l] 1 via subskribo por pli facila liberigado

2018-12-16 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Subskribita



De: WikiEO-l  en nombre de KuboF 
Hromoslav 
Enviado: sábado, 15 de diciembre de 2018 6:24 a.m.
Para: ELiSo; ELiSo-anoncoj; La esperanta vikipedio. / Esperanto Wikipedia 
discussion
Asunto: [WikiEO-l] 1 via subskribo por pli facila liberigado

Saluton!

En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj
verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin
uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro
forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj)
aŭtoraj rajtoj.

Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia
familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis
tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la
verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne
scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.

Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte
provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se
nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre
kreski!

Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa
Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto
por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol
OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo
en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements

Antaŭdankon!
KuboF Hromoslav

___
WikiEO-l dissendolisto
wikie...@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Partnereco kun ISAE

2018-09-14 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Kompreneble partnereco kun ISA estas bonega afero kaj almenaŭ mi ne
kontraŭas. Tamen, mi ŝatus scii pli specife kiel povus helpi ISAE al ni.

El jue., 13 sept. 2018 a las 11:08, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromos...@gmail.com>) escribió:

> Saluton.
>
> Bone, videble ne estas konstraŭstaro sed ja estas subteno! Mi kontaktos
> kun ISAE por konfirmi partnerecon!
>
> Mi dume vidas plurajn eblajn vojojn por efektivigi tiun konsultadon pri
> terminoj. Dankon pro viaj proponoj Mathieu, mi kontaktos vin rekte kun la
> homoj de ISAE por paroli pri ebloj.
>
> Parenteze, daŭre estas tre freŝa novaĵo, ke Vikidatumoj nun provizas
> similan servon kiel Vikivortaro - leksikografiaj datumoj, vidu
> https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo . Tion mi
> vidas kiel plian eblan vojon kaj en estonteco Vikivortaro ege profitos de
> ĝi.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> št 13. 9. 2018 o 16:05 mathieu lovato stumpf guntz <
> psychosl...@culture-libre.org> napísal(a):
>
>> Mirinda, Dankon KuboF!
>>
>> Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi
>> rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
>>
>> En la franca versio ni havas tezaŭrusojn
>> ,
>> sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio. Kiel
>> vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo, jam ekzitas 
>> esperanta
>> tezaŭrusaro je la franca versio
>> ,
>> sed ĝi nur enhavas unu ero pri peniso… :-D
>>
>> Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj
>> kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
>>
>> Sciencamante, Mathieu
>>
>>
>>
>> Le 07/09/2018 à 21:48, KuboF Hromoslav a écrit :
>>
>> Saluton.
>>
>> Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj
>> vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
>> , kaj proponis partnerecon kun ni!
>>
>> La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj
>> retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
>> Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas
>> forta en Facebook, ni en Twitter).
>> Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo)
>> estas bonvenaj!
>>
>> Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science
>> bazitaj homoj.
>>
>> Kion vi pensas?
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav
>>
>>
>> ___
>> Dissendolisto de 
>> ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Per laboro venis oro!

2018-09-14 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Dankon Kubof!
Entute 208 dosieroj alŝutitis kadre de la konkurso. Ni devis iomete atendi
por videbligi ĉikvanton ĉar kelkaj dosieroj estis forigendaj. Feliĉe 208
supervivis kaj estas tre bona kvanto da fotoj. Multaj el ili pri ankoraŭ ne
fotitaj ZEOj.

Mi aparte volas ankaŭ danki al aliaj personoj sen kies helpo VAZ ne povus
esti organizita:

   - Kubof, kiu prizorgis plurajn detalojn kiujn mi forgesadis.
   - NMaia, kiu dekomence montriĝis tre entuziasma pri la konkurso, apogis
   la grant-on kaj estas juĝisto
   - Remux, juĝisto de la konkurso
   - Fernando Maia, jr. Komitatano de UEA. Li multe helpis pri diskonigado
   de VAZ inter UEAanoj kaj danke al li ni atingis sponsoron de UEA.


El sáb., 1 sept. 2018 a las 14:55, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromos...@gmail.com>) escribió:

> Saluton karaj!
>
> Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
> Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
> Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj
> aktivulo - *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia
> unua fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
> <https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo>
>  (VAZ)!
>
> Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
> jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
> iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!
>
> La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas
> en Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj
> en Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la
> Fondaĵo Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj!
> Anoncon de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.
>
> ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
> ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!
>
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo-anoncoj] UEA nun sponsoras Vikio Amas ZEOjn

2018-08-12 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Ni volas anonci ke UEA nun oficiale sponsoras Vikio Amas Monumentojn!

La plej bonaj fotoj de ZEOj en Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio
ricevos la premion Kvinpinta Stelo!

Unua premio al plej bona foto de iu Kontinento: rabato de 25 EUR en aĉeto
en la libroservo de UEA.

Dua, tria, kvara kaj kvina premio: rabato de po 10 EUR en aĉeto en la
libroservo de UEA.

Vizitu
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes por
scii pri pliaj premioj!


Juan Sebastian Quintero Santacruz

Ĉeforganizanto de VAZ
___
Dissendolisto de ELiSo-anoncoj
ELiSo-anoncoj@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso-anoncoj


[ELiSo] UEA nun sponsoras Vikio Amas ZEOjn

2018-08-12 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Ni volas anonci ke UEA nun oficiale sponsoras Vikio Amas Monumentojn!

La plej bonaj fotoj de ZEOj en Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio
ricevos la premion Kvinpinta Stelo!

Unua premio al plej bona foto de iu Kontinento: rabato de 25 EUR en aĉeto
en la libroservo de UEA.

Dua, tria, kvara kaj kvina premio: rabato de po 10 EUR en aĉeto en la
libroservo de UEA.

Vizitu
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes por
scii pri pliaj premioj!


Juan Sebastian Quintero Santacruz

Ĉeforganizanto de VAZ
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo-anoncoj] Partoprenu Vikion Amas ZEOjn!

2018-08-03 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Vikio Amas ZEOjn (Wiki Loves ZEOs) estas internacia fotokonkurso pri
Zamenhof/Esperanto Objektoj. Ĝi celas videbligi la Esperantan heredaĵon tra
la mondo kaj helpi pli bone dokumenti kie situiĝas la ZEOj kaj kiuj el ili
ankoraŭ ekzistas aŭ ĉu novaj ZEOj ankoraü ne dokumentitaj aperis.

La konkurso estas aranĝita de la uzantogrupo Esperanto kaj Libera Scio sed
por sukcesi ni bezonas vian helpon! Alŝutu viajn fotojn de ZEOj, ne gravas
ĉu la foto estas malnova, fotita dum via vojaĝo al iu pasinta IJK, aŭ se vi
ĵus fotis ĝin dum la nuna UK en Lisbono. Bustoj pri Zamenhof, nomŝildoj de
Esperanto-stratoj, aŭ aliaj objektoj rilataj al Esperanto aŭ Zamenhof povas
partopreni kaj kompreneble la plej bonaj fotoj ricevos premiojn.

Partopreni estas tre facile:

1)  Vizitu la paĝon de la konkurso por pliaj informoj kaj por solvi dubojn
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

2) Uzu nepre la alŝutilon de la konkurso
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

3) Elektu la fotojn de la ZEOj kaj aldonu al ili identigilajn kodojn. Tiel
ni scios ekzakte pri kiu ZEO temas. Kompleta listaro de ZEOj kun tie
indetigila kodo troviĝas ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Lists

4) Kundividu la informon kun viaj amikoj (ne nur esperantistoj). Ju pli da
partoprenantoj des pli da personoj ekkonos pri nia kulturo dise tra la
mondo.

Ni havas multajn premiojn por vi! Kontrolu ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes

Amike
Juan Sebastian Quintero Santacruz (Sahaquiel9102)
Ĉeforganizanto
___
Dissendolisto de ELiSo-anoncoj
ELiSo-anoncoj@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso-anoncoj


[ELiSo] Partoprenu Vikion Amas ZEOjn!

2018-08-03 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Vikio Amas ZEOjn (Wiki Loves ZEOs) estas internacia fotokonkurso pri
Zamenhof/Esperanto Objektoj. Ĝi celas videbligi la Esperantan heredaĵon tra
la mondo kaj helpi pli bone dokumenti kie situiĝas la ZEOj kaj kiuj el ili
ankoraŭ ekzistas aŭ ĉu novaj ZEOj ankoraü ne dokumentitaj aperis.

La konkurso estas aranĝita de la uzantogrupo Esperanto kaj Libera Scio sed
por sukcesi ni bezonas vian helpon! Alŝutu viajn fotojn de ZEOj, ne gravas
ĉu la foto estas malnova, fotita dum via vojaĝo al iu pasinta IJK, aŭ se vi
ĵus fotis ĝin dum la nuna UK en Lisbono. Bustoj pri Zamenhof, nomŝildoj de
Esperanto-stratoj, aŭ aliaj objektoj rilataj al Esperanto aŭ Zamenhof povas
partopreni kaj kompreneble la plej bonaj fotoj ricevos premiojn.

Partopreni estas tre facile:

1)  Vizitu la paĝon de la konkurso por pliaj informoj kaj por solvi dubojn
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

2) Uzu nepre la alŝutilon de la konkurso
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

3) Elektu la fotojn de la ZEOj kaj aldonu al ili identigilajn kodojn. Tiel
ni scios ekzakte pri kiu ZEO temas. Kompleta listaro de ZEOj kun tie
indetigila kodo troviĝas ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Lists

4) Kundividu la informon kun viaj amikoj (ne nur esperantistoj). Ju pli da
partoprenantoj des pli da personoj ekkonos pri nia kulturo dise tra la
mondo.

Ni havas multajn premiojn por vi! Kontrolu ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes

Amike
Juan Sebastian Quintero Santacruz (Sahaquiel9102)
Ĉeforganizanto
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo-anoncoj] Reprezentu en UK kaj IJK ELiSon

2018-05-02 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Saluton karaj!
Ĉu vi partoprenos UK-on aŭ IJK-on kaj ŝatus paroli pri nia laboro kaj la
konkurso Vikio Amas ZEOjn?[1]. Mi parolis kun la Konstanta Kongresa
Sekretario kaj eblas akiri spacon dum UK por paroli, sed mankas
reprezentanto.

Ni serĉas personon kiu jam aliĝis al UK kaj IJK por nin reprezenti, aŭ
persono kiu ne ankoraŭ aliĝis sed havas la emon kaj la tempon tion fari.
Por ĉi tiu dua kazo ni povas, nome de ELiSo, peti Grant-on por pagi la
transporton al la kongresejoj. Kompreneble se la kosto ne estas tiom alta.

Ĉu iu interesiĝas?

1. https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018
___
Dissendolisto de ELiSo-anoncoj
ELiSo-anoncoj@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso-anoncoj


Re: [ELiSo] Leteroj por VMKONF2018

2018-02-15 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Ne, Ivano ne esprimis sin tute bone. Li bezonas la leteron por sia laborejo.

El 15 feb. 2018 4:23 a. m., "KuboF Hromoslav" 
escribió:

Saluton.

Laŭ mia kompreno temas pri invitletero por ricevi vizon, ĉu?

Pri tiu subskribo povus esti ioma problemo, ĉar ja ELiSo (dume) ne havas
oficialan strukturon. Tamen ni havas ofiialajn kontak-personojn por rilati
kun la Komisiono pri aligitaj organizoj. Mi ĵus serĉis ĝin en Meta, sed ne
trovis (ĉu iu scias, kie estas la listo?), sed laŭ mia memoro devus temi
pri Ziko kaj Blahma.

Eventuale la leteron povus subskribi mi; mi ja faris tion jam organizante
la vikimedian renkontiĝon de centra kaj orienta Eŭropo. Eble tamen indos,
ke VMDE aŭ VMF donu konfirmon por Kolumbiaj oficoj, ke mi estas rajtigita
persono aŭ io simile... Bonvolu, private ligu min kun la vikimedianoj kun
kiuj vi tion prizorgas.

Amike

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

2018-02-15 3:12 GMT+01:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz :

> Saluton gekaraj,
>
> Kiel vi ĉiuj eble jam scias, KuboF kaj mi havos la grandan honoron
> reprezenti vin ĉiujn kaj ELiSon dum la venonta Vikimedia Konferenco.
>
> Mi skribas vin, ĉar mi estis pretigante ĉion pri mia vojaĝo, sed mi nepre
> bezonas leteron de ELiSo kaj Vikimedio kiu diru ke mi iros kiel
> reprezentanto de nia grupo kaj ke mia ĉeesto en la konferenco estas certa.
>
> Mi jam kontaktis VF-on (Fakte mi kontaktis al Vikimedio Germanio) por peti
> invitleteron, tamen mankas la letero de ELiSo. Pri tiu lasta letero mi
> havas dubon, ĉar mi povus ĝin redakti (Estus tiel pli facile ĉar ĝi devas
> esti en la hispana kaj ankaŭ eble en Esperanto), sed kiun subskribus ĝin?
> Ĉu iu alia ELiSano?
>
> Mi antaŭdankas vian helpon!
>
> --
> *Remus*
>
>
>
>
> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
> ValleSantiago de Cali, Colombia*
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>

___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] ELiSo ĉe VMKON 2018

2018-01-04 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Salutegon,
Jam alproksimiĝas la limdato. Ĝis nun nur du ELiSanoj kandidatiĝis. Se
neniu kontraūas mi pensas ke ili devas esti niaj reprezentantoj. Ili estas
psychoslave kaj Remux.
Bve komenti, sin proponi aŭ voĉdoni antaū ol ĉi tiu dimanĉo.

2018-01-04 16:37 GMT-05:00 mathieu stumpf guntz <
psychosl...@culture-libre.org>:

> Iu ajn povas partopreni. Sed estas pli ol du kandidatoj, tiu estas bona,
> sed egale signifas ke oni bone farus voti por almenaŭ du personoj, sed
> nenio estas deviga. :)
>
> Le 30/12/2017 à 10:40, Didier Janot a écrit :
>
> Mi ne komprenas kiuj rajtas voĉdoni kaj kiel.
> Se estas du kandidatoj kiuj pretas partopreni,
> prefereble ili ambaŭ partoprenu.
> Ĝis,
> DJ
>
>
> 2017-12-30 10:19 GMT+01:00 mathieu stumpf guntz 
> <psychosl...@culture-libre.org> <psychosl...@culture-libre.org>:
>
> Le 30/12/2017 à 04:28, Juan Sebastian Quintero Santacruz a écrit :
>
> Saluton. Mi voĉdonis pore al iu kandidato. Ĉu mi bone faris?
>
> Se vi ne volas aliaj kanditatoj elektitaj, jes. Sed memoru ke ni estas
> supozota sendi du personoj nome de Eliso, do eble vu dezirus aldoni almenaŭ
> unu kandatidato en via voĉdono. Dankon por partopreni. :)
>
> ___
> Dissendolisto de 
> ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> ___
> Dissendolisto de 
> ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo] Pri Vikio Amas ZEOjn

2017-03-15 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Saluton!

Mi ion parolis pri la afero kun membroj de la internacia teamo de WLM [1].
Fadeno estis malfermita en Phabricator [2] kaj fine estas decido. Eblas al
ni partopreni sub kelkaj kondicxoj:

* La listoj de monumentoj devas esti registritaj de sxtata ento. Do, la
listo kiun ni havas de UEA pri ZEOj (Monumente pri Esperanto) ne taugas.
* Cxiu foto devas povi partopreni de la Internacia konkurso kaj nur fotoj
en tiuj sxtataj listoj povas tion fari. Tial, fotoj pri ZEOj devus esti jam
en oficiala listo de alia lando partoprenanta de WLM

Mi konsilas legi [1] kaj [2] por pliaj detaloj sed resume, ni nur povus
partopreni kun ZEOj jam listigitaj oficiale fare de aliaj landoj ankau
partoprenantaj. Ni iel (per robotoj plejeble) sercxus tiujn ZEOjn inter la
fotoj alsxutitaj kadre de la konkurso kaj povas disdoni proprajn premiojn

Cxu vi konas ZEOjn jam listigitaj ekzemple en la listoj de Vikimedio
Nederlando au alia? Cxu vi pensas ke cxi tiu metodo validas por ni?


[1]
https://commons.wikimedia.org/wiki/User_talk:Effeietsanders#WLM_in_Esperantujo
[2] https://phabricator.wikimedia.org/T159754
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Vikimedia Konferenco 2017: ni elektu nian reprezentanton!

2016-12-04 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Mi ankau subtenas Beĥruzbek Oĉilov!

2016-12-03 15:04 GMT-05:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz <
remus...@gmail.com>:

> Mi taksas al Oĉilov kiel tre bona reprezentanto, sendube li faros bonan
> laboron. Sukceson al li!
>
> El 02/12/2016 02:41 p.m.,  escribió:
>
> Mi subtenus Oĉilov por tiu posteno :)
>
> Nicolas Maia
> --
> Enviado seguramente pelo Tutanota. Torne sua caixa de correio
> criptografada hoje mesmo! https://tutanota.com
>
> 1. Dez 2016 19:54 por ochi...@ok.de:
>
>
> Saluton!
>
>
>
> Mi neniam reprezentis ELiSon cxe WMCON, sed mi volonte farus. Kaj jes, mi
> trovis min en la priskribo 
>
>
>
> Bekhruzbek Ochilov
>
> Uzanto:Lingveno
>
> *Von: *Michal Matúšov 
> *Gesendet: *Donnerstag, 1. Dezember 2016 22:01
> *An: *ELiSo 
> *Betreff: *[ELiSo] Vikimedia Konferenco 2017: ni elektu nian
> reprezentanton!
>
>
>
> Saluton.
>
> Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al
> Ochilov pro atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton.
> Detaloj ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017
>
> Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi
> kontaktojn kun la tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj
> spertigi aliulojn pri niaj vidpunkto kaj spertoj kaj, tre grave, por
> pliprogresigi nian organizon.
>
>
>
> Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu:
>
>- estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo,
>- volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
>- aŭ estas specialisto pri partnerado,
>- aŭ estas program-gvidanto.
>
> Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ,
> dum kaj post la konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze
> ekkoni aliajn partoprenantojn, detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj
> ELiSanoj pri konkretaj celoj kaj agadoj ktp) kaj poste iel transdoni la
> spertojn al la tuta ELiSo.
>
>
>
> Ĉu vi trovis vin el la priskribo?
>
>
>
> Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia
> reprezentanto. Ideale ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ
> Kristnasko.
>
>
>
> Amike
>
> KuboF Hromoslav
>
>
>
>
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-04 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la plej
taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas zorgi pri la
aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos esti alŝutitaj, krom
se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la kopirajt-havantoj) permesas tion.

2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith :

> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
>
> Dankon,
> Chuck
>
> Sent from my iPad
>
> Begin forwarded message:
>
> *From:* "Nicola Minnaja" 
> *Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
> *To:* "Chuck Smith " 
> *Cc:* "Michela Lipari" 
> *Subject:* *Wikipedio*
>
> Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.
>
>
>
> Antaŭe mi prezentas min mem.
>
>
>
> Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio
>
> Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia edzino  mi ne
> povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en la organizo de la
> landa  Esperanto-kongreso aŭ de tempo al tempo per artikoloj en la landa
> Esperanto-gazeto.
>
>
>
> Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.
>
>
>
> Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn dokumentojn
> pri nia historio, interalie skanante malnovajn revuojn. La kolektoj de
> datumoj, kiujn ili tiel faras, estas proksimume senordaj. Retrovi per iu
> ajna serĉprogramo iun deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu
>
> do preskaŭ nature al iu venis l*a ideo*. Ni metu ĉion en Vikipedion. Kiam
> mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, ke tio postulus en multaj
> kazoj kompletigon aü reverkon de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de
> la itala lingvo al esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan
> materialon (ekzemple novan tradukon de iu verko).
>
>
>
> MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en Esperanto, kaj en
> aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj el ili estas averto, ke la
> fontoj ne estas sufićaj. Ĉ  ekzistas iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ
> pri Esperanto? Kiu kontrolas la kompletecon de la fontoj?  Ĉu ekzistas iu
> plano, por ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel
> nova aŭ kompletigita) faka terminaro)?
>
>
>
> Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.
>
>
>
> Samideane.
>
>
>
> Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)
>
>
>
>
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


[ELiSo] Raporto pri Vikimedia Konferenco

2016-05-01 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Saluton!

Jen la raporto pri mia partopreno en la ĉijara Vikimedia Konferenco. Mi
provi organizi miajn notojn kaj ideojn kronologie. Espereble ĝi estu utila!

https://docs.google.com/document/d/1P6p--agHRN8kR_WRyfRoH5HTXuf6ZdELVj4OdatwsVc/edit?usp=sharing
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso