Re: [ELiSo] [ĝis 25a de Novembro] kandidatiĝu por Vikimedia Pintkunveno 2019
Saluton, mi ĝojas, ke ni trovas eĉ plurajn kapablajn kandidatojn pretajn reprezenti nin dum tiu vikimovada kunveno. Mi deziras al Ivan sukceson! Amike, Marek Je 26. 11. 18 4:20, Ivan Camilo Quintero Santacruz skribis: Saluton al ĉiuj, Mi pensas ke mi estas unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, sed mi ankoraŭ ne oficialigis mian kandidatiĝon, mi nur parolis private kun kelkaj el vi. Do, mi profitas ĉi tiun mesaĝon por oficialigi ĝin (Okaze ke mi ne estu unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, do mi estos tria nun). Mi plenumas ĉiujn la kondiĉojn kiujn petas la organizantoj de la Pintkunveno por reprezenti grupon. Mi estas bone informita pri la nuna situacio de nia grupo, fakte mi pensas ke mi ĉeestis la lastajn du aŭ tri renkontiĝojn kiujn ni havis dum la lastaj Vikimediaj renkontiĝoj kaj tiam mi informiĝis (kaj informis al aliaj) pri la la lastaj okazaĵoj kaj planoj de nia grupeto. Ankaŭ dum la pasintaj Pintkunvenoj mi prilaboris la Strategion de la Vikimedia Fondaĵo, foje nome de ELiso kaj foje de mia landa grupo, do mi pretas plu labori por tiu celo, kiu fakte estas la ĉefa kialo de la okazigo de la Pintkunveno venontjare. Do, resume, mi taksas min sufiĉe preta por reprezenti nin kaj esperas havi vian apogon. Dankon! ___ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Re: [ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn
Dankon, KuboF, la argumenton pri deponejo kaj ne derivaĵo mi opinias trafa. Mi ĝojatendos la ceterajn komentojn. Ni revidiĝos en KAEST, kiun ankaŭ mi intencas partopreni. Marek Je 2018-10-09 23:52, KuboF Hromoslav skribis: Dankon Marek pro viaj (kiel kutime) longaj kaj detalaj notoj! _Nun mi skribos nur pri la versio ce la permesilo, ĉu 3.0 aŭ 4.0._ Mi konsultiĝis kun la internacia komunumo (inter ili ankaŭ nia Psychoslave ;) kaj montriĝis: 1. Vikifontaro povas esti konsiderata kiel deponejo, ne derivita verko 2. CC BY 4.0 estas uzata en almenaŭ 3 Vikifontaroj jam nun, vidu https://www.wikidata.org/wiki/Q15255767#sitelinks-wikisource Pri aliaj viaj komentoj mi (aŭ iu alia iniciatema volontulo) laboros iom poste, kiam finiĝos Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo kaj KAEST, kiujn mi partoprenos. Amike KuboF Hromoslav (Michal Matúšov) ___ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Re: [ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn
Saluton! Gratulon pro tiu laŭdinda iniciato kaj sukceso! Alpublikaj komunikistoj, kutimiĝintaj je la aŭtomata ĵurnalista licenco por informado pri aktualaj eventoj, ĝenerale ankoraŭ ne konscias pri la utileco de publikigo de siaj komunikoj sub eksplicita libera permesilo. Antaŭ kelkaj jaroj mi aranĝis la samon en la Masaryk-Universitato kaj tie ĝi bone funkcias. Ĉu ekzistas iu centra loko, kie oni trovu: - kaj arkivon de ĉiuj tiuj gazetaraj komunikoj de UEA - kaj klaran deklaron pri ilia disponigo sub konkreta libera permesilo ? Ekzisto de tia loko estas grava kaj por ĉiu enmetema vikipediisto/vikifontaristo, kaj por ĉiu alia kiu deziros kontroli la asertatan aŭtorrajtan staton, kaj por iu ajn alia kiu povus reuzi la komunikon laŭ libera permesilo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj. Mi rigardis nur al https://uea.org/aktuale/komunikoj kaj tie mi ankoraŭ neniun informon pri disponeblo sub libera permesilo trovas. Supozeble tiu tamen estas la loko kie tia informo aperu. Ideale ja la informo pri libera permesilo (ideale per la internacie komprenebla bildeto, alklakebla cele al la teksto de la koncerna permesilo) aŭtomate aperu tie sub la teksto de ĉiu unuopa gazetara komuniko – por ke trovinte ĝin ĉu gugle, ĉu per la ligilo en informkesto vikifontara, oni tuj povu la permesilan informon vidi/kontroli. Sen klara kaj publike alirebla deklaro, la uzeblo de la GK-j sub libera permesilo estos limigita aŭ eĉ nula. Alternative eblus tion aranĝi per unufoja alsendo de letero el UEA en la OTRS-n – tiel mi siatempe aranĝis pri liberigo de fonto sekve uzita dum verkado de la ĉeĥa vikipedia artikolo pri Esperanto, vidu ĉe https://cs.wikipedia.org/wiki/Diskuse:Esperanto#Svolen%C3%AD_dr%C5%BEitel%C3%A9_autorsk%C3%BDch_pr%C3%A1v_dokumentu_%22%C4%9Cisdate_pri_Esperanto%22_k_pou%C5%BEit%C3%AD_podle_GFDL – sed tio farus la tuton multe malpli facile malkovebra kaj trarigardebla. Mi do sugestas iri la unuan vojon, kaj supozas ke io tia ja verŝajne ĉiukaze jam survojas. Rilate Vikidatumojn, mi sugestas krei eron "gazetara komuniko de UEA" kaj igi ĉiun unuopan GK-n ĝia instanco. Siavice tiu ĝenerala ero estu subklaso de la nun uzata "gazetara komuniko". Tia aranĝo estonte ebligos pli facilan serĉadon de GK-j de UEA, en la ĝeneralan eron eblos transmeti iujn informojn validajn por ĉiuj komunikoj (kiel ekzemple eldonisto aŭ adreso de ilia reta arkivo) ks. En la ekzempla vikidatumero mi forigis la propraĵon P407 (ĉar ĝi laŭ sia priskribo estas ĉe tekstoj eksmoda). Mi ankaŭ sugestas forigi P2699 ("URL"), kongrue kun la instrukcioj en ĝia priskribo, favore al uzo de nur P953 ("plena teksto atingeblas je"). Indus ankaŭ indiki nur unu URL-adreson, se ili ambaŭ direktas samloken – la retejestro de UEA decidu, ĉu la "mallonga ligilo" estas "persista ligilo" (do pli longdaŭra ol la longa) aŭ male "porokaza ligilo" (celata al momenta uzo, utila pro sia mallongeco, sed neniel garantiata) kaj sekve oni elektu laŭe. Fine, preskaŭ jam forsendinte ĉi tion, mi rimarkis verŝajne gravan detalon: Laŭ indiko ĉe la ekzempla GK, ĝia teksto disponeblas sub permesilo CC BY versio 4.0. Tamen, en la kolofono de Vikifontaro, oni indikas ke ĝia enhavo disponeblas sub CC BY-SA versio 3.0. Ĝenerale estas tiel, ke la vikimediaj projektoj uzas version 3.0, krom Komunejo kiu akceptas ankaŭ dosierojn sub 4.0, kaj krom Vikinovaĵoj kiu ial daŭre restas ĉe 2.5. Grava rimarko estas, ke tiuj permesiloj estas ja antaŭen-, sed ne retro-kongruaj(!) Ĉiu CC-permesilo ebligas reuzon laŭ "pli nova versio", sed aliflanke tio ne eblas – ĉar la kondiĉoj de 4.0 estas "pli modernaj", reuzanto ne rajtas mem decidi reveni al "pli malnovaj", "malpli evoluintaj" kondiĉoj de iu malpli alta versio, kaj pludistribui la verkon tiel. Sekve, mi forte rekomendas, ke UEA ĉu distribuadu la tekstojn sub CC versio 3.0 (kvankam tio plu ne kongruos kun Vikinovaĵoj), ĉu eĉ 2.5 (se vere necesus kongrui kun Vikinovaĵoj), ĉu eventuale sub triobla permesilo (ĉiuj 2.5, 3.0 kaj 4.0). En la menciita universitato oni post konsultiĝo kun juristo decidis disponigadi sub 3.0 kun eksplicita plano iam laŭ bontrovo de la disponiganto transiri al 4.0 (legu: kiam Vikipedio pretos je tio). Transiro al 4.0 ĉe la teksta enhavo de vikimediaj projektoj ja daŭre ankoraŭ ne okazis. Amike, Marek Je 4.10.2018 21:13, KuboF Hromoslav skribis: Saluton. Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi nome de ELiSo kaj sekve komunikis pri ĝia permesilo. Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon - oficiale liberigis ĉiujn siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC BY 4.0! Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed ĉar nenie estis la permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke ĉiuj iliaj rajtoj estas rezervitaj. Nun estas klare, ke ili estas liberaj! Mi publikigis unu komunikon ĉe Vikifontaro:
Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio
Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori kun (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur "skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri tiu plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de la projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu almenaŭ gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete konsultebla, laŭ mia scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus iun ties pligrandiĝon kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia daŭrigo de la projekto. Mi kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio kaj eble ankaŭ li povos prezenti sian konsilon al la demandinto. Simile mi kopisendas ankaŭ al Miroslav Malovec – se iu el ili deziros peri sian opinion per mi, tiu kontaktu min kaj mi plusendos ĉi tien. Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, prefere, la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej bona loko por stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte skribis Juan, enhavo taŭga por Vikipedio estas limigita per: 1.) sia eduka celo 2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ mia pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas multaj aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo aŭ fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ tial en Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ malpli facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe ankoraŭ pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta kopirajto estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje en Esperantaj gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj foje eĉ ne markas tion… La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca arkivo, kiu ne tiom striktas pri kopirajto. Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus tiun amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin tiel). Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj serĉadus siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn sugestojn pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj laŭ sia propra pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun "sekurzonon" kaj samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus al vikipediistoj proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po kelkaj minutoj en momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon devus iu starigi kaj la italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, kiel funkcias redaktado de ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo (gazetoj), sed mi kredas ke tian personon ni inter ni ja trovus. Sekve necesus nur diskonigi la kunlaboron kaj tiun paĝon kaj inviti la komunumon al regula kunlaboardo. Kion vi ceteraj opinias? Amike, Marek Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis: Plej bone rekte kontakti lin por demandi. On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz> wrote: Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la kopirajt-havantoj) permesas tion. 2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith >: Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola? Dankon, Chuck Sent from my iPad Begin forwarded message: *From:* "Nicola Minnaja" > *Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2 *To:* "Chuck Smith " > *Cc:* "Michela Lipari" > *Subject:* *Wikipedio* Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio. __ __ Antaŭe mi prezentas min mem. __ __ Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio Nun pro la a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj pro la farto de mia edzino mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en