Re: [ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

2021-02-26 Thread Ziko van Dijk
Kara Michal,
detala kaj fundita informo kiel cxiam, koran dankon. "Wikimedia EO"
aspektas ecx tute interese. :-) Kaj en la praktiko ni vidos kiel
"traduki" gxin.
Sincere
Ziko

Am Fr., 26. Feb. 2021 um 18:36 Uhr schrieb Michal Matúšov
:
>
> Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!
>
> Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:
>
> Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto" kaj ne "Esperanto 
> Vikimedio" ?"
> Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke organizoj uzas vikian vorton kiel 
> la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas "Vikimedio lando", Uzanto-Grupoj ofte 
> nomiĝas "Vikimedianoj de lando / urbo / temo". Temaj organizoj estas 
> malmultaj, do ne eblas vidi iun kutimon. Rekomendoj estas en 
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs
> Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj estus akceptitaj (inter la 
> ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu kun tiu kutimo), sed ni devas provi 
> por scii.
> Fakte, ni estas dekomence multe pli bone integritaj en vikimedia mondo ol la 
> Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF jam dum preskaŭ 8 jaroj, sed ni nur nun 
> laboras pri membriĝo al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas al diversaj eventoj 
> (kaj pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne tiom (kaj apenaŭ repagas 
> nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima "Esperanta" organizo kiu strebadus por 
> disvastigi Esperanton "nur" por disvastigi Esperanto - ni helpas al Esperanto 
> nerekte per nia laborado por edukado.
>
>
> James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"
> Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio Esperanto". Tiu tre bone 
> funkcias kaj en la Vikimedia kaj en la Esperanta mondo.
> Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni estas jure registritaj. 
> Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan subtenon, ekzemple de 
> monakira kampanjo (kiu nun okazas). La celgrupo estas kutimaj slovakoj - kaj 
> tiuj iom konas Vikimedion (do volas subteni nin), sed ne bone konas 
> Esperanton. Kun la oficiala nomo "Vikimedio EO" ni povas emfazi tion, kion 
> homoj jam konas.
> Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas simple tiu, kie estas kiel la ĉefa en 
> Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun oficejoj. Ni povas uzadi ankaŭ alian 
> nomon, eĉ samtempe, en aliaj cirkonstancoj. Ekzemple "Vikimedio EO" en 
> Statuto kaj Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio Esperanto" en la Esperanta mondo, 
> "Esperanto kaj Libera Scio"  en la vikimedia mondo antaŭ rekono kiel Tema 
> organizo.
>
> Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia 
> Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?"
> En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto, ankaŭ la nomon, do mi 
> atentigis, ke la oficiala nomo estus en la Slovaka. Tiel plene oficiale 
> (faksimile) nia nomo estus "Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia Esperanto". Mi 
> supozas, ke en la Esperanta medio ni uzadus precipe la Esperantigitan version.
>
> Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ rimarkoj, bonvolu 
> ilin skribi!
>
> Amike
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
> Prezidanto
>
>
> št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko van Dijk  napísal(a):
>>
>> Saluton,
>>
>> mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo kaj klarigo.
>>
>> Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
>> komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
>> Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
>> estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?
>>
>> Sincere,
>> Ziko
>>
>>
>>
>>
>> Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
>> :
>> >
>> > Saluton,
>> >
>> > Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
>> > legis de KuboF:
>> >
>> > > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun 
>> > > alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
>> >
>> > Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene longan
>> > nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
>> > mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
>> > Esperanto".
>> >
>> > Kaj Didier demandas:
>> >
>> > > sed kial
>> > > "Vikimedio Esperanto"
>> > > kaj ne
>> 

Re: [ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

2021-02-25 Thread Ziko van Dijk
Saluton,

mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo kaj klarigo.

Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?

Sincere,
Ziko




Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
:
>
> Saluton,
>
> Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
> legis de KuboF:
>
> > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun 
> > alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
>
> Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene longan
> nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
> mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
> Esperanto".
>
> Kaj Didier demandas:
>
> > sed kial
> > "Vikimedio Esperanto"
> > kaj ne
> > "Esperanto Vikimedio" ?
>
> Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
> sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
> "Esperanto-Vikimedio".
> (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
> ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
>
> Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
> "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke Vikimedio estu
> la unua vorto legata.
>
> Amike,
> James
>
>
> On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot  wrote:
> >
> > Saluton,
> >
> > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
> >
> > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
> > sed kial
> > "Vikimedio Esperanto"
> > kaj ne
> > "Esperanto Vikimedio" ?
> >
> > Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> > de ligitaj organizoj.
> > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> > Esperanto xx,
> > kun x, nomo de lando/urbo/simile
> >
> > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
> >
> > Ĝis,
> > DJ
> >
> >
> > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov  a 
> > écrit :
> >>
> >> Saluton.
> >>
> >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio" 
> >> al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo). 
> >> Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte* 
> >> kontraŭas, skribu tion nun.
> >>
> >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj 
> >> retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj 
> >> Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo, 
> >> ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon 
> >> "Vikimedio Esperanto".
> >>
> >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio 
> >> por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed 
> >> nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn 
> >> pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe 
> >> temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto - 
> >> kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo 
> >> (do sen rilato al Vikimedio).
> >>
> >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
> >>
> >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera Scio" 
> >> al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
> >> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon 
> >> (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono 
> >> kiel Tema organizo.
> >>
> >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne 
> >> faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos 
> >> dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala 
> >> asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro 
> >> komunikos kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri 
> >> aliĝintaj organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, 
> >> kiu estas rezervita por organizo de pli alta rekono.
> >>
> >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura 
> >> nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj 
> >> en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto 
> >> "Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj 
> >> konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la 
> >> publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", 
> >> kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". 
> >> Komperneble, aliaj proponoj estas bonvenaj!
> >>
> >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per 
> >> kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
> >> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia 
> >> loka 

Re: [ELiSo] Registriĝo de ELiSo (daŭre) survojas

2020-01-30 Thread Ziko van Dijk
Koran gratulon, kaj dankon pro la penoj!
Sincere
Ziko

Am Do., 30. Jan. 2020 um 13:28 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromos...@gmail.com>:

> Saluton.
>
> Ĉar mi oficiale petis registriĝon de ELiSo antaŭ pli ol monato kaj duono
> kaj daŭre ne havis respondon, hodiaŭ mi vokis al la registra institucio
> (ministerio).
>
> Montriĝis, ke pro enorma kvanto de petoj ili ne sukcesas trakti ilin
> sufiĉe rapide. Tial ni ankoraŭ ne estis registritaj. La respondeculo
> traktos nin prioritate - ĉu morgaŭ aŭ en sekvaj tagoj. Estas ŝanco, ke tio
> sukcesos sufiĉe frue por ke ni povu partopreni en la Eŭrop-Sudamerika
> projekto de TEJO, sed la tempo estas tre prema...
>
> Feliĉe, ni sendis la peton en bona tempo kaj tial oficiala registriĝo
> estos markita "2019". Do por sekva jaro ni povos registriĝi por ricevi
> mondonacojn de Slovakio. Preparoj por tio komenciĝos en duono de 2020 kaj
> la donacojn ni povos ekricevi en duono de 2021.
>
> Mi informos kiam venos novaj informoj.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] [GRAVA] rapida registriĝo de ELiSo

2019-12-08 Thread Ziko van Dijk
Kara KuboF,
koran dankon pro viaj penoj, mi konsentas kaj volas subteni se eblas.
Sincere
Ziko

Am Sa., 7. Dez. 2019 um 21:50 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromos...@gmail.com>:

> Saluton.
>
> Jen estas tre grava novaĵo pri evoluo de rekono de ELiSo kiel Tema
> organizo de la Fondaĵo Vikimedio.
>
> En la Prepara komisiono ni diskutis pri *lando* kie ni volas / povas
> registri ELiSon kiel oficialan organizon. Tre frue montriĝis intereso kaj
> eblo nur pri *Ĉeĥio kaj Slovakio*, ambaŭ en centra Eŭropo. Ambaŭ landoj
> taŭgas por internacia organizo (kun granda limiga faktoro de disponeblo de
> surloka, nacilingva aktivulo, sed tiel ŝajne estas kutime en la mondo...).
>
> Subite venis ideo pri *monsubteno* (simila, sed ne sama kiel donacoj) *en
> Slovakio*, kiu eventuale uzeblus *ekde 2021*. Sed nur se ni sukcesus
> registri organizon jam dum 2019, do la disponebla tempo tre malmultas (pro
> limigoj de institucioj kaj festoj estas necese sendi la dokumentojn komence
> de la sekva semajno).
>
> Ni konscias, ke tiu tempo estas tro mallonga kaj ne ebligas ĝustan
> disktuon pri la statuto laŭ ĉies plaĉo, kaj ni bedaŭras tion! Fine venis
> (kvankam iom malforta, sed pozitiva) subteno por *provi rapide registri
> ELiSon en Slovakio ene de sekvaj tagoj*. La plano estas:
>
>1. peti registriĝon de ELiSo (la 9-an de Decembro 2019),
>2. la registra institucio aprobos registriĝon (espereble dum Decembro
>2019),
>3. poste, ekde ĉ. komenco de 2020 reveni al statuto kun eblo diskuti
>detalojn en la tuta grupo (intencata por fini la 31-an de Januaro 2020),
>4. nian finan version proponi al AffCom (la komisiono, kiu traktas
>kandidatiĝojn de aligitaj organizoj en Vikimedio) kaj eventuale modifi ĝin
>laŭ ties rekomendoj (AffCom scias, ke tiu procezo povas esti longa, sed ne
>povis pritaksi bezonatan tempon - ni kalkulu eble eĉ pri kelkaj monatoj),
>5. la estraro de la Fondaĵo Vikimedio aprobos nian rekonon kiel Tema
>organizo (eble en ĉ. duono de 2020),
>6. havi Ĝeneralan asembleon kaj la tute novan version de statuto (jam
>kiel Tema organizo, do kun aprobo de AffCom kaj kun la nomo "Vikimedio
>Esperanto") sendi al institucio por oficiale registri la ŝanĝojn (eble en
>ĉ. 2-a duono de 2020),
>7. fine de 2020 prepari specialan monricevan kampanjon en Slovakio,
>8. ekde duono de 2021 ricevadi aldonan monon.
>
>
> Denove, ni scias, ke tiu procezo tute ne estas ideala kaj ni antaŭvidis
> pli trankvilan. Mi nome de la Prepara komisiono pardonpetas! Fakte, la ideo
> pri rapida registro venis ĝuste de mi, do mi estas la "kulpanto". Tamen, ni
> agas kun bonaj intencoj por utiligi oportunojn, kiujn eĉ. la Fondaĵo
> Vikimedio ne emas provizi al ni (ekz. monon por presi niajn proprajn
> informilojn - tion VMF lastatempe draste limigis kaj malaprobis nian
> lastjaran monpeton pri ili).
> Sen testi, ni ne povas certi kiom multan aldonan monon ni ricevos. Por
> komparo: Slovakia Esperanta Junularo ricevas ĉ. 1 000 eŭrojn jare,
> Vikimedianoj de Slovakio ĉ. 1 - 3 000 eŭrojn jare. Por la unua jaro mi
> persone antaŭvidas ĉ. 500 - 1 500 eŭrojn (sed mi ripetas, ke tio estas nur
> mia persona takso kaj por certi ni devas fari teston).
>
> Mi nun intense laboras pri la registriĝo. Estas kelkaj obstakloj survoje,
> sed mi kredas, ke ni sukcesos ilin trasalti.
>
> Se vi havas severajn kontraŭojn pri tia procezo, bonvolu laŭeble plej
> rapide informu min! Ĝis ĉ. lunda (Eŭropa) mateno eblus ŝanĝi certajn
> aferojn (ju pli frue, des pli simple).
>
> Ni informos pri pliaj novaĵoj kiam ili venos. En tre baldaŭa tempo atendu
> (kaj atentu pri) proponon de statuto.
>
> nome de la Prepara komisiono
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Viva video-elsendado de Vikimanio 2019

2019-08-15 Thread Ziko van Dijk
Kara KuboF,
mi ne scias cxu mi havos tempon por spekti - estas kelkaj farendajxoj cxi
tie - sed mi volonte poste rigardos. Tre kore Ziko

Am Do., 15. Aug. 2019 um 09:35 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromos...@gmail.com>:

> Saluton de Vikimanio en Stokholmo, Svedio!
>
> Vikimanio estas la plej granda manifestacio / konferenco / festivalo de la
> tutmonda Vikimedia movado. Sed bedaŭrinde, pro pluraj kialoj, ne ĉiuj
> Vikimediaj samideanoj povas ĝin partopreni persone. Tiun personan kontakton
> kun koleg-amikoj de la tuta planedo povas anstataŭi nenio.
>
> Tamen, ĉar Vikimedio estas moderna movado, vi povas spekti multajn
> prelegojn rekte de komforto de via hejma sofo aŭ de oficejo de via loka
> vikia klubo aŭ organizo. Viva video-elsendado komenciĝos vendrede la 16an
> de Aŭgusto.
>
> Preskaŭ ĉiuj prelegoj estos registrataj, multaj eĉ vive elsendataj. (mia
> prelego pri artefaritaj lingvoj, en kiu aperos ankaŭ Esperanto, estos
> registrita kaj provizita nur poste)
> Por vive spekti videojn de Vikimanio venu al la paĝo:
> https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2019:Video
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Esperanta renkontiĝo dum Vikimanio 2019

2019-06-11 Thread Ziko van Dijk
Kara KuboF,

dankon pro la iniciato! Mi mem bedauxrinde ne povos veturi al
Vikimanio en tiu cxi jaro. Mi deziras al vi cxiuj bonan renkontigxon.

Sincere
Ziko

Am Mi., 12. Juni 2019 um 00:20 Uhr schrieb KuboF Hromoslav
:
>
> Saluton.
>
> Por tiuj, kiuj partoprenos Vikimanion 2019 en Stokholmo, Svedio:
>
> Mi proponas renkontiĝon de esperantistoj - same kiel ni kutime faras dum 
> Vikimanioj. La tempo kaj la loko estos deciditaj kiam plikonkretiĝos, kiu 
> partoprenos.
>
> Se vi jam nun intencas veni, enskribiĝu kiel eble plej frue ĉe 
> https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2019:Esperanto_meetup
>
> PS: Daŭre eblas aliĝi al Vikimanio mem: 
> https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Registration
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Collecting feedback on a brand proposal for Wikimedia 2030

2019-04-30 Thread Ziko van Dijk
Hello Zack,

Thanks for your email, I am going to put a note on the forum of Esperanto
Wikipedia.

Kind regards
Ziko

Zack McCune  schrieb am Di. 30. Apr. 2019 um 15:11:

> Hello ELiSo!
>
> Zack here from the Wikimedia Foundation.
>
> I’m emailing you because we are in the final weeks of Wikimedia community
> feedback on a brand proposal [1] and I wanted to make sure we had thoughts
> from you and your affiliate.
>
> If you are just hearing about this discussion, allow me to offer a quick
> recap:
>
>-
>
>The Wikimedia Movement’s shared goals outline an ambitious outreach
>target for 2030: “anyone who shares our vision will be able to join us” [2]
>
>-
>
>In 2018, the Foundation’s Communications team began a strategic review
>of the Wikimedia brand system to assess how well it works and what could be
>improved to reach the 2030 goals, specifically to simplify the invitation
>for new people to join us [3]
>-
>
>The resulting research showed that Wikimedia is a confusing name that
>very few internet users understand, while Wikipedia has massive (80%+)
>awareness in Europe + North America and is fast growing in emerging
>internet regions [4]
>-
>
>The research also produced a strategic proposal: adopt Wikipedia as
>our Movement’s central brand, expanding its definition and linking the
>project ecosystem around this most visible/popular project
>
> It’s a big topic, but this is not the final point of discussion. Instead,
> we are collecting community feedback to deliver a report to the Board of
> Trustees at the end of May. The report will summarize risks, concerns,
> needs, and opportunities in changing our branding.
>
> Your feedback is valuable to us and we hope you will decide to participate
> in the process. You can
>
>-
>
>Share thoughts on the project’s Community review talk page [5]
>-
>
>Or send thoughts via email: brandproj...@wikimedia.org
>
>
> Please feel free to reach out if you have any additional questions or
> would like to coordinate a session.
>
> Yours,
>
>
>-
>
>Zack
>
>
> [1]
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Communications/Wikimedia_brands/2030_research_and_planning/project_summary
>
> [2]
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/Direction
>
> [3]
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Communications/Wikimedia_brands/2030_research_and_planning
>
> [4]
> https://wikimediafoundation.org/2019/02/07/how-does-the-world-see-wikimedia-brands/
>
> [5
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Communications/Wikimedia_brands/2030_research_and_planning/community_review
>
>
> --
>
> Zack McCune (he/him)
>
> Senior Global Brand Manager
>
> Wikimedia Foundation 
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] ELiSo elektas 2 estraranojn de VMF

2019-03-17 Thread Ziko van Dijk
Kara KuboF,
dankon pro la informo. Ja estis ankaux sur la retlisto iom da konfuzo kion
ili fakte celas, kaj kiel funkcios.
Mi scivolemas!
Sincere
Ziko

Am So., 17. März 2019 um 22:36 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromos...@gmail.com>:

> Saluton!
>
> Postnelonge okazos baloto en kiu Aligitaj organizoj elektos 2 novajn
> estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio. La ŝanĝo kompare kun antaŭaj jaroj
> estas, ke ankaŭ Uzanto-Grupoj rajtos partopreni (antaŭe rajtis baloti nur
> Landaj kaj Temaj organizoj). La precizaj kondiĉoj ne estas ankoraŭ konataj,
> sed eblas, ke ankaŭ ni en ELiSo rajtos partopreni! Pliaj informoj (en
> Esperanto) estas ĉe
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Wikimedia_Foundation_Bylaws_changed_plus_next_steps/eo
>
> Mi ricevis inviton partopreni la procezon nome de ELiSo. Ĉar la procezo
> ankoraŭ ne estas klara, mi mem ne bone scias, kion mi kaj ni faru. Mi tamen
> supozas, ke baldaŭ la afero klariĝos - tiam mi informos vin.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn

2018-10-05 Thread Ziko van Dijk
Tre bele, mi gratulas la initiatintojn, kaj esperas ke estos modelo
por pliaj movaderoj.
Sincere,
Ziko
Am Fr., 5. Okt. 2018 um 19:40 Uhr schrieb Mathieu Lovato Stumpf Guntz
:
>
> Mirinda, tio estas bonega novaĵo. Mi kredas ke la CC 4.0 estas alŝutebla al 
> vikifontaro, se ni bone precisas la licenson, sed probable ni ne povos miksi 
> ĝin kun enhavo de aliaj projektoj eldonitaj nur kiel CC3.0.
>
> Kion opinias vi?
>
> Nu, tio restas ĝoja novaĵo, dankon al ĉiuj kiuj permesis tion!
>
> Le 4 octobre 2018 21:13:52 GMT+02:00, KuboF Hromoslav 
>  a écrit :
>>
>> Saluton.
>>
>> Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000 
>> artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi nome 
>> de ELiSo kaj sekve komunikis pri ĝia permesilo.
>>
>> Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon - oficiale 
>> liberigis ĉiujn siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC BY 4.0!
>>
>> Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed ĉar 
>> nenie estis la permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke ĉiuj 
>> iliaj rajtoj estas rezervitaj. Nun estas klare, ke ili estas liberaj!
>>
>> Mi publikigis unu komunikon ĉe Vikifontaro: 
>> https://eo.wikisource.org/wiki/Vikipedio_en_Esperanto_atingas_sian_250-milan_artikolon
>> kaj priskribis ĝin en Vikidatumoj: https://www.wikidata.org/wiki/Q56878009
>> Ĉu vi povas kontroli la Vikidatuman eron - ĉu la deklaroj estas uzitaj bone 
>> kaj eventuale aldoni pliajn? Tio helpus plibonigi la informkeston por GK-j 
>> tiel, ke ĝi (por sekvaj GK-j) transprenadu datumojn rekte de Vikidatumoj.
>>
>> PS: Se vi scias pri alia fonto, kiu eventuale pretas liberigi sian ekhavon, 
>> kontaktu ĝin kaj sciigu nin ;-)
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav
>>
>>
>> -- Forwarded message -
>> From: KuboF Hromoslav 
>> Date: po 24. 9. 2018 o 13:39
>> Subject: Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
>> To: ELiSo , ELiSo-anoncoj 
>> , La esperanta vikipedio. / Esperanto 
>> Wikipedia discussion 
>>
>>
>> Saluton.
>>
>> La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan 
>> mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aliĝis 
>> al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, kiun mi 
>> plusendas sube.
>>
>> Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati ankaŭ pli 
>> grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) kaj tio klare 
>> montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.
>>
>> PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko. Dume 
>> estas bona evoluo.
>>
>> Jen nia komuna komuniko:
>>
>> Gazetaraj Komunikoj de UEA
>> N-ro 757
>> 2018-09-20
>>
>> VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON
>>
>> La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan 
>> artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo en Francio, kaj 
>> verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe 
>> https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.
>>
>> La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de 
>> novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li publikigis 
>> la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.
>>
>> La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj 
>> redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de Vikipedio daŭre 
>> aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas jam 
>> ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankaŭ fotoj, videoj, 
>> sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja 
>> kunlabora reviziado per interreto -- kaj multaj volontuloj.
>>
>> La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ nombro 
>> de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara (5 mil 
>> malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas 
>> ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000 plej 
>> gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko. En la 
>> tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre 
>> frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la 
>> organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).
>>
>> Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en 
>> enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas kroman 
>> valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj iniciatoj, kun 
>> fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la 
>> evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de 
>> Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankaŭ) vi povas 
>> daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi estas por fakaj asocioj, 
>> kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn de sia fako.
>>
>> Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. Komence 
>> redaktado 

Re: [ELiSo] Aprobo de la strategio [antaŭe: [Wikisource-l] Endorsement of the strategy]

2017-10-26 Thread Ziko van Dijk
Saluton,
mi forte malkonsentas kun la "direkto". Gxi metas la fokuson je datumoj
anstataux kvalita tekstaro kaj edukado, kaj estas kelkaj aliaj kialoj.
Bonvolu ne aprobi.
Sincere,
Ziko

2017-10-26 16:18 GMT+02:00 mathieu stumpf guntz <
psychosl...@culture-libre.org>:

> Saluton,
>
> Sekvante la sube propono de Andrea pri aprobi la strategion, mi proponas
> al vi aprobi ĝin nome de Eliso. Tio estas bona okazo memori la ekziston de
> nia uzantgrupo kaj montri ĝian aktivecon.
>
> Ĉu vi konsentas?
>
>
>  Message transféré 
> Sujet : [Wikisource-l] Endorsement of the strategy
> Date : Thu, 26 Oct 2017 12:06:37 +0200
> De : Andrea Zanni  
> Répondre à : discussion list for Wikisource, the free library
>  
> Pour : discussion list for Wikisource, the free library
>  
>
> If it's ok for you, today I will endorse the new Wikimedia strategy[1]
> on behalf of the Wikisource Community User Group.
> I participated in the early drafting of the strategy (until May-June), but
> later on unfortunately I didn't follow it closely.
> I think the new strategy is open enough to be include a lot of what we do
> in Wikisource, and I hope that this will lead to increased support from
> Wikimedia Foundation and Chapters to our project.
>
> Aubrey
>
>
> [1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_
> movement/2017/Direction#Our_strategic_direction:_Service_and_Equity
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] 1a jaro kun Katherine kiel Plenuma Direktoro

2017-08-05 Thread Ziko van Dijk
Saluton, cxu tio estas kutima faro entiaj kazoj...?
Ziko

KuboF Hromoslav  schrieb am Fr. 4. Aug. 2017 um
23:28:

> Saluton.
>
> Pasis 1a jaro de oficistado de Katherine Maher kiel Plenuma Direktoro de
> la Fondaĵo Vikimedio (
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Wikimedia_Foundation_Executive_Director
> ). Dum IJK mi verkos al ŝi gratulleteron nome de ELiSo kaj donos ĝin por
> subskribo al partoprenontaj vikimedianojn.
>
> Estus bele se ankaŭ vi aliaj gratulus al ŝi, ĉu per papera aŭ elektronika
> poŝto aŭ en ŝia diskutpaĝo.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Nia kvazaŭ-prezidanto dum Vikimanio 2017

2017-07-21 Thread Ziko van Dijk
Kara KuboF, mi estos en Vikimanio, kaj gxojus se eblus eo-rilataj
renkontigxoj.
Sincere
Ziko

2017-07-21 12:51 GMT+02:00 KuboF Hromoslav :

> Saluton.
>
> Kiu el vi partoprenos nunan Vikimanion? Dum ĝi okazos renkontiĝo de
> prezidantoj kaj bonus, se ELiSo estus reprezentata. Ĉar ni ne havas
> oficialan prezidanton, laŭ mi sufiĉus informi, ke nin reprezentos iu
> koncerna persono.
>
> La renkontiĝo okazos la 12an de Aŭgusto, 11:00-13:00.
>
> Interesiĝantoj bonvolu informi ĉi tie; poste mi peros la informon.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-15 Thread Ziko van Dijk
Saluton,

Mi gxojis legi la mesagxon de nia multjara veterano en la Esperanto-movado.
Tamen mi povas imagi ke estas malfacile aligxi al la vikimedia movado, se
oni ne alkutimigxas aux se oni ne lernas multon kio rilatas al la movado -
kiel la Libera Scio.

Versxajne estas plej bone montri al li ekzistantajn VM-edukajn pagxojn, kaj
proponi respondi al konkretaj demandoj. Eventuale la italaj vikimedianoj
havas edukan materialon?

Sincere,
Preparante por WikiCon Region Stuttgart,
Ziko


Am Montag, 5. September 2016 schrieb Marek Blahus :

> Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie
> inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori kun
> (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur
> "skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri tiu
> plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de la
> projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu almenaŭ
> gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete konsultebla, laŭ mia
> scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus iun ties pligrandiĝon
> kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia daŭrigo de la projekto. Mi
> kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio kaj eble ankaŭ li povos prezenti
> sian konsilon al la demandinto. Simile mi kopisendas ankaŭ al Miroslav
> Malovec – se iu el ili deziros peri sian opinion per mi, tiu kontaktu min
> kaj mi plusendos ĉi tien.
>
> Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj
> esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe
> sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, prefere,
> la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej bona loko por
> stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte skribis Juan, enhavo
> taŭga por Vikipedio estas limigita per:
>
> 1.) sia eduka celo
> 2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto
>
> Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ mia
> pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas multaj
> aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo aŭ
> fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ tial en
> Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ malpli
> facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe ankoraŭ
> pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta kopirajto
> estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje en Esperantaj
> gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj foje eĉ ne markas
> tion…
>
> La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca arkivo,
> kiu ne tiom striktas pri kopirajto.
>
> Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel
> fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam
> ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn
> aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu
> instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus tiun
> amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj
> dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin tiel).
> Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj serĉadus
> siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn sugestojn
> pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj laŭ sia propra
> pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun "sekurzonon" kaj
> samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus al vikipediistoj
> proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po kelkaj minutoj en
> momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon devus iu starigi kaj la
> italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, kiel funkcias redaktado de
> ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo (gazetoj), sed mi kredas ke tian
> personon ni inter ni ja trovus. Sekve necesus nur diskonigi la kunlaboron
> kaj tiun paĝon kaj inviti la komunumon al regula kunlaboardo.
>
> Kion vi ceteraj opinias?
>
> Amike,
> Marek
>
> Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis:
>
>> Plej bone rekte kontakti lin por demandi.
>>
>> On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz
>> > wrote:
>>
>> Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
>>> Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la
>>> plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas
>>> zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos
>>> esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la
>>> kopirajt-havantoj) permesas tion.
>>>
>>> 2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith >> >:
>>>
>>> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
>>>
>>> Dankon,
>>> Chuck
>>>
>>> Sent from my iPad
>>>
>>> Begin