On 23 Oct 2006, at 23:01, Donald Rogers wrote:
Pardonu min, mi ne plusendis la mesaĝon, sed la respondo estas "ne". :o( La enhavo de Edgy Eft jam estas fiksita, kaj OOo:Eo ne estas parto de ĝi. (Vidu la mesaĝojn ĉi malsupre). Tamen, Joey ĉeestos la pintkunvenon de Ubuntu ("Ubuntu Summit") kiu okazos ĉe Google post kelkaj semajnoj, do li provos tiam diskuti tion kun la respondeculoj. SED... morgaŭ, hazarde, estas la limdato por aldono de lingvoj al la oficiala lingvaro de OpenOffice.org mem. Vidu tiun ĉi mesaĝon: Mi do ĵus elŝutis ĉion nian el Rosetta, traktis ĝin per tiuj skriptoj: testis la rezultan dosieron per gsicheck kaj sendis ĝin al la projektestro ĉe OpenOffice.org: Ni nun atendu por malkovri ĉu ĉio glatos, sed jeskaze, ni tre baldaŭ povos elŝuti la unuan esperantlingvan version de OOo. :o) Mi ege antaŭĝuas tion, kvankam mi ja konscias, ke estos multe da tradukaj problemoj korektendaj. Almenaŭ se ni povos vidi ilin en kunteksto, estos pli facile malkovri la erarojn. Do... ni atendu baldaŭan mesaĝon pri la eventuala apero de la unuaj fruktoj de nia kunlaborego. :o) Tim Begin forwarded message, from Ubuntu mailing lists:
limitations in the OOo build process; we currently cannot add more
|
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part