-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 4 Nov 2006, at 23:33, Donald Rogers wrote:

Certe tio estas bona novaĵo. Mi atendas pluajn anoncojn.
Kiam ni aldonu anonocon al nia retejo?

Publike, ne antaŭ ol ni konfirmas la certan disponeblecon de la programaro en Esperanto, sed nenio malpermesas la antaŭan preparon de alineo tia:

"Ĵus aperis la unua frukto de la longa laborado pri la esperantigo de OpenOffice.org -- la unua versio nialingva de la programaro.

Tiu unua eldono devas esti konsiderata kiel testversio. Normale ĝi bone funkcias, sed sendube malkovriĝos problemoj kaj fuŝetoj en la tradukoj mem. Ni ankoraŭ *ne* rekomendas la programaron por ĉiutaga uzado, sed se vi ŝatus helpi al ni plibonigi ĝin, vi povas elŝuti kaj ekuzi ĝin, kaj raporti pri eventualaj problemoj, kiujn vi renkontas.

Dankon pro via intereso kaj eventuala helpo, kaj atendu baldaŭan ĉiean anoncon pri la tutpreta, polurita versio."

Ni povus cetere sendi tian tekston al pluraj lokoj -- soc.culture.esperanto, [EMAIL PROTECTED], k.s. - -- por celi komputilemajn esperantistojn, sed nur post polurado ni fanfaronu kaj anoncu ĝin ĝenerale (Libera Folio, ĉe UEA, aliaj retlistoj, ktp.)


Tim

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFVfmS4qQfaYPSZYwRAq+QAKDPaL+Lm47dFaCbHvJZdGGgoQ5n9gCgxsil
1zbfeJ7pFqcZvCB0hycd2Yg=
=U5R1
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to