On 30 Mar 2008, at 00:18, Donald Rogers wrote:

Mi rimarkis ke OOo versio 2.4.0 disponeblas. Kiel tio infuas nian laboron? Ĉu la nova versio estos en Ubuntu 8.04? Ĉu ni devas rekomenci per nova dosieraro?

Pri Ubuntu, Joey scias multe pli ol mi, sed pri la traduko mem, ni devos ĝisdatigi niajn tradukdosierojn. Tio sendube svagigos kelkajn jam tradukitajn frazojn kaj aldonos kelkajn novajn netradukitajn, sed normale ne tro multaj.

Mi bedaŭras, ke mi iom neglektis OOo:Eo dum kelkaj monatoj, sed tre kontentas, ke Joop, Donald, Dominiko kaj aliaj daŭre kontribuadas. Se vi ne konscias pri al daŭra aktivado (kaj estas vere, ke tiu ĉi listo ne vidis multajn mesaĝojn lastatempe) vi uzu svn-klienton por rigardi la historion de la dosieroj ĉi tie:
http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/helpcontent2/source/

Post la venonta semajno aŭ du, kiuj estos iom ŝarĝitaj, mi intencas denove reveni al OOo:Eo, ĝisdatigi la .po-dosieraron en la deponejo, eble eĉ peti kompilon de test-versio de la programaro per kio oni povos facile identigi frazojn en la menuoj kun tiuj en la .po-dosieraro.

Ĝis baldaŭa reskribo!


Tim



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to