-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
On 8 May 2007, at 14:57, Bertilo Wennergren wrote:
(Tamen neniu kredu, ke mi estas ege sperta pri tiaj aferoj.
Neniam en mia vivo mi spertis redaktan SVN-konflikton!)
Ĉu vere? Ja hieraŭ mi havis konflikton kun tiu ĉi projekto.
Estas iom bedaŭrinde, ke la iloj de GNU-gettext ne konsentas kun SVN
pri kion signifas "ŝanĝo" en la dosiero. Pro tiu malkonsento, nia
deponejo fakte registras "falsajn" ŝanĝojn, kaj ĝuste tial mi devis
solvi konflikteton hieraŭ. Tio problemo ne vere gravas; la sola
malavantaĝo estas, ke serĉo en la historio de ŝanĝoj de la
projekto estas iom malplifaciligita, pro la ĉeesto de tiuj falsaĵoj
inter la "veraj" ŝanĝoj.
Ekzemple, laŭ la difino de GNU-a .po-dosiero, tiuj du eroj ekzakte
samvaloras:
msgstr ""
"Cxi tiu asistanto gvidos vin tra la licenckontrakto, la transdono
de uzulaj datumoj de %OLD_VERSION kaj la registrado de %PRODUCTNAME.
\\n"
"\\n"
"Alklaku 'Sekvantan' por dauxrigi."
kaj:
msgstr ""
"Cxi tiu asistanto gvidos vin tra la licenckontrakto, la transdono
de uzulaj "
"datumoj de %OLD_VERSION kaj la registrado de %PRODUCTNAME.\\n\
\nAlklaku "
"'Sekvantan' por dauxrigi."
La *teksto* ne ŝanĝis, sed la plurlinia aranĝo ja ŝanĝis. La
gettext-iloj (inkluzive de poEdit, KBabel, mia serĉo/anstataŭigo-
skripto, k.a.) traktas tiujn du aranĝojn precize same, kaj eĉ
senhezite ŝanĝas unu al la alia seninforme, ĉar ili ja estas
precize samsignifaj.
Tamen, por SVN, tio estas ŝanĝo en la teksto de la dosiero -- kio ne
malveras -- kaj ĝi registras ĝin kiel ŝanĝo.
Ni povas nenion fari kontraŭ tio, laŭ mia scio, sed ĝi ne estas
aparte grava problemo, vere.
Tim
PS Mi ĵus rimarkis la vorton "licenckontrakto" en la tekstero, kiun
mi hazarde algluis ĉi supre, do nun mi ŝanĝos tion!
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)
iD8DBQFGQQAM4qQfaYPSZYwRAigGAKD8N03amiDp1WRbh6a0iMPySkrpnwCgq2pe
hONk2kxt2A2Kf0V68GEWrQw=
=fHhy
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]