Re: [eo-dev] skali/skaligi
Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 3 Oct 2007, at 04:12, Donald Rogers wrote: Mi samopinias kiel Marcos. Do, mi povas akcepti aliskaligi por re-scale, sed kio pri The application scales well -- La aplikaĵo bone .. -- Viajn ideojn, mi petas. La aplikaĵo estas skaligebla (se taŭgas uzi la radikon skal-), sed la sigifo verŝajne estas ke la aplikaĵo bone funkcias por grandegaj kvantoj da datumoj, ne nur por malmultaj. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Laŭ New Oxford Dictionary of English: scale (verb) = represent in proportional dimensions; reduce or increase in size according to a common scale. Do ni povas supozi ke rescale signifas ree fari tion. Resize estas taŭga esprimo kiun kompari al rescale. Por aliskaligi ion, oni devas aligrandigi ĝin aŭ bildon de ĝi. Mi samopinias kiel Marcos. Donald Marcos Cramer wrote: Fakte mi opinias ke renomi estas bona esprimo, kaj tamen opinias ke reskaligi estas malbona elekto. La vorto renomi estas interpretebla kiel ree/denove nomi. Unu el la signifoj de nomi estas doni nomon al (laŭ ReVo enkonduki apartan distingigan nomon por iu aŭ io, laŭ PIV unuafoje doni la elektitan nomon). Tial estas tute logike ke renomi signifu denove doni nomon al, do ŝanĝi nomon de. Sed se oni provas interpreti reskaligi, oni devas unu interpreti skaligi (re ĉiam aldoniĝas al verboj). skaligi povas signifi nur unu el la tri jenaj aferoj: igi skalo, igi skala aŭ igi skali. Neniu el la tri kaptas la intencitan signifon. Kaj eĉ se unu el ili kaptus la intencitan signifon, tiam mi ne komprenus la rolon de la re en reskaligi. En la intencita signifo ja ne necese temas pri denova ago (la angla scale ankaŭ povas esti uzata kiam oni unuafoje ŝanĝas la skalon). Do ankaŭ ĉi-rilate la kazo malsamas al renomi: Ĉe renomi ĉiam temas pri denova ago, ĉar oni ja iam antaŭe donis al la afero ĝian antaŭan nomon. Do estas du problemoj kun reskaligi: La intencita signifo ne necese estas denova ago, kaj por interpreti ĝin, oni unue devas interpreti skaligi, kiu ne estas interpretebla en favora maniero. Aliskaligi aliflanke evitas ĉi tiujn du problemojn, kaj estas tre klara. Ĝi apenaŭ pli longas ol reskaligi, do mi ne komprenas kial oni evitu ĝin. (Estas tute alia afero ol en la kazo de alinomi, ĉar alinomi estis iom malklara verbigo, dum alinomigi estas tute klara verbigo pro la uzo de ig). La sola alia solvo, kiu plaĉus al mi (eble eĉ pli) estas ŝanĝi skalon. Ni ja ne bezonas unuvortan tradukon; eble ĉi-kaze duvorta traduko pli bonas. Marcos - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Fakte mi opinias ke renomi estas bona esprimo, kaj tamen opinias ke reskaligi estas malbona elekto. La vorto renomi estas interpretebla kiel ree/denove nomi. Unu el la signifoj de nomi estas doni nomon al (laŭ ReVo enkonduki apartan distingigan nomon por iu aŭ io, laŭ PIV unuafoje doni la elektitan nomon). Tial estas tute logike ke renomi signifu denove doni nomon al, do ŝanĝi nomon de. Sed se oni provas interpreti reskaligi, oni devas unu interpreti skaligi (re ĉiam aldoniĝas al verboj). skaligi povas signifi nur unu el la tri jenaj aferoj: igi skalo, igi skala aŭ igi skali. Neniu el la tri kaptas la intencitan signifon. Kaj eĉ se unu el ili kaptus la intencitan signifon, tiam mi ne komprenus la rolon de la re en reskaligi. En la intencita signifo ja ne necese temas pri denova ago (la angla scale ankaŭ povas esti uzata kiam oni unuafoje ŝanĝas la skalon). Do ankaŭ ĉi-rilate la kazo malsamas al renomi: Ĉe renomi ĉiam temas pri denova ago, ĉar oni ja iam antaŭe donis al la afero ĝian antaŭan nomon. Do estas du problemoj kun reskaligi: La intencita signifo ne necese estas denova ago, kaj por interpreti ĝin, oni unue devas interpreti skaligi, kiu ne estas interpretebla en favora maniero. Aliskaligi aliflanke evitas ĉi tiujn du problemojn, kaj estas tre klara. Ĝi apenaŭ pli longas ol reskaligi, do mi ne komprenas kial oni evitu ĝin. (Estas tute alia afero ol en la kazo de alinomi, ĉar alinomi estis iom malklara verbigo, dum alinomigi estas tute klara verbigo pro la uzo de ig). La sola alia solvo, kiu plaĉus al mi (eble eĉ pli) estas ŝanĝi skalon. Ni ja ne bezonas unuvortan tradukon; eble ĉi-kaze duvorta traduko pli bonas. Marcos
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Post legado de ĉiuj ĉi mesaĝoj kaj proponoj, mi opinias ke aliskaligi estas la plej bona solvo. Ĝi tute klare esprimas la intencitan sencon surbaze de la radik-signifo. Verboj kiel skali aŭ skaligi lasas iom nebula la rilaton inter la radik-signifo kaj la signifo de la verbo. La verbo reskaligi laŭ mi ankaŭ ne tre taŭgas, ĉar ĝi iel devus signifi ke oni ree skaligas; do se skaligi ne sufiĉe klaras, tiam reskaligi ankaŭ ne sufiĉe klaras. Aliskaligi aliflanke tute bone montras ke oni ŝanĝas ion al alia skalo. Eventualajn aperojn de skaliĝi mi ŝanĝus al aliskaliĝi. Marcos (kiu longe silentis en ĉi tiu dissendolisto)
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Mi nek retrovis skali nek skaligi en PIV kaj kelkaj aliaj vortaroj, tamen jes en ReVo. Rim. por la tradukado: En la angla ĝi estas kaj transitiva kaj netransitiva: the application scales well = la aplikaĵo ĉe pligrandiĝo/pli alta ŝargiteco bone kondutas / la aplikaĵo je diversaj skaloj bone funkcias. = skali / skaliĝi scale an image = ŝanĝi la skalon de bildo. = skaligi / skali Interreta serĉo donis al mi 13 ekzemploj de skalig- kaj neklara nombro de la alia (interfero kun aliaj lingvoj). Eble oni petu helpon ĉe la ReVo-dissendolisto. Amike, Joop Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER WELTENBUMMLER! www.yahoo.de/clever