Saluton!

Mi neniam reprezentis ELiSon cxe WMCON, sed mi volonte farus. Kaj jes, mi 
trovis min en la priskribo 😊

Bekhruzbek Ochilov
Uzanto:Lingveno
Von: Michal Matúšov
Gesendet: Donnerstag, 1. Dezember 2016 22:01
An: ELiSo
Betreff: [ELiSo] Vikimedia Konferenco 2017: ni elektu nian reprezentanton!

Saluton.
Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al 
Ochilov pro atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton. Detaloj 
ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017
Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi 
kontaktojn kun la tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj spertigi 
aliulojn pri niaj vidpunkto kaj spertoj kaj, tre grave, por pliprogresigi nian 
organizon.

Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu:
• estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo,
• volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
• aŭ estas specialisto pri partnerado,
• aŭ estas program-gvidanto.
Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ, dum 
kaj post la konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze ekkoni 
aliajn partoprenantojn, detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj ELiSanoj pri 
konkretaj celoj kaj agadoj ktp) kaj poste iel transdoni la spertojn al la tuta 
ELiSo.

Ĉu vi trovis vin el la priskribo?

Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia 
reprezentanto. Ideale ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ Kristnasko.

Amike
KuboF Hromoslav


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

Reply via email to