Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-15 Thread Ziko van Dijk
Saluton,

Mi gxojis legi la mesagxon de nia multjara veterano en la Esperanto-movado.
Tamen mi povas imagi ke estas malfacile aligxi al la vikimedia movado, se
oni ne alkutimigxas aux se oni ne lernas multon kio rilatas al la movado -
kiel la Libera Scio.

Versxajne estas plej bone montri al li ekzistantajn VM-edukajn pagxojn, kaj
proponi respondi al konkretaj demandoj. Eventuale la italaj vikimedianoj
havas edukan materialon?

Sincere,
Preparante por WikiCon Region Stuttgart,
Ziko


Am Montag, 5. September 2016 schrieb Marek Blahus :

> Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie
> inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori kun
> (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur
> "skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri tiu
> plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de la
> projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu almenaŭ
> gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete konsultebla, laŭ mia
> scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus iun ties pligrandiĝon
> kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia daŭrigo de la projekto. Mi
> kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio kaj eble ankaŭ li povos prezenti
> sian konsilon al la demandinto. Simile mi kopisendas ankaŭ al Miroslav
> Malovec – se iu el ili deziros peri sian opinion per mi, tiu kontaktu min
> kaj mi plusendos ĉi tien.
>
> Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj
> esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe
> sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, prefere,
> la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej bona loko por
> stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte skribis Juan, enhavo
> taŭga por Vikipedio estas limigita per:
>
> 1.) sia eduka celo
> 2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto
>
> Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ mia
> pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas multaj
> aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo aŭ
> fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ tial en
> Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ malpli
> facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe ankoraŭ
> pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta kopirajto
> estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje en Esperantaj
> gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj foje eĉ ne markas
> tion…
>
> La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca arkivo,
> kiu ne tiom striktas pri kopirajto.
>
> Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel
> fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam
> ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn
> aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu
> instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus tiun
> amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj
> dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin tiel).
> Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj serĉadus
> siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn sugestojn
> pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj laŭ sia propra
> pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun "sekurzonon" kaj
> samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus al vikipediistoj
> proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po kelkaj minutoj en
> momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon devus iu starigi kaj la
> italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, kiel funkcias redaktado de
> ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo (gazetoj), sed mi kredas ke tian
> personon ni inter ni ja trovus. Sekve necesus nur diskonigi la kunlaboron
> kaj tiun paĝon kaj inviti la komunumon al regula kunlaboardo.
>
> Kion vi ceteraj opinias?
>
> Amike,
> Marek
>
> Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis:
>
>> Plej bone rekte kontakti lin por demandi.
>>
>> On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz
>> > wrote:
>>
>> Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
>>> Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la
>>> plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas
>>> zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos
>>> esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la
>>> kopirajt-havantoj) permesas tion.
>>>
>>> 2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith >> >:
>>>
>>> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
>>>
>>> Dankon,
>>> Chuck
>>>
>>> Sent from my iPad
>>>
>>> Begin 

Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-05 Thread Marek Blahus
Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie 
inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori 
kun (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur 
"skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri 
tiu plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de 
la projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu 
almenaŭ gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete 
konsultebla, laŭ mia scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus 
iun ties pligrandiĝon kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia 
daŭrigo de la projekto. Mi kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio 
kaj eble ankaŭ li povos prezenti sian konsilon al la demandinto. Simile 
mi kopisendas ankaŭ al Miroslav Malovec – se iu el ili deziros peri sian 
opinion per mi, tiu kontaktu min kaj mi plusendos ĉi tien.


Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj 
esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe 
sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, 
prefere, la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej 
bona loko por stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte 
skribis Juan, enhavo taŭga por Vikipedio estas limigita per:


1.) sia eduka celo
2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto

Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ 
mia pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas 
multaj aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo 
aŭ fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ 
tial en Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ 
malpli facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe 
ankoraŭ pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta 
kopirajto estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje 
en Esperantaj gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj 
foje eĉ ne markas tion…


La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca 
arkivo, kiu ne tiom striktas pri kopirajto.


Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel 
fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam 
ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn 
aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu 
instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus 
tiun amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj 
dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin 
tiel). Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj 
serĉadus siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn 
sugestojn pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj 
laŭ sia propra pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun 
"sekurzonon" kaj samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus 
al vikipediistoj proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po 
kelkaj minutoj en momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon 
devus iu starigi kaj la italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, 
kiel funkcias redaktado de ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo 
(gazetoj), sed mi kredas ke tian personon ni inter ni ja trovus. Sekve 
necesus nur diskonigi la kunlaboron kaj tiun paĝon kaj inviti la 
komunumon al regula kunlaboardo.


Kion vi ceteraj opinias?

Amike,
Marek

Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis:

Plej bone rekte kontakti lin por demandi.

On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz
> wrote:


Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la
plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas
zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos
esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la
kopirajt-havantoj) permesas tion.

2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith >:

Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?

Dankon,
Chuck

Sent from my iPad

Begin forwarded message:


*From:* "Nicola Minnaja" >
*Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
*To:* "Chuck Smith " >
*Cc:* "Michela Lipari" >
*Subject:* *Wikipedio*

Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.

__ __

Antaŭe mi prezentas min mem.

__ __

Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio 

Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia
edzino  mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple
en 

Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-05 Thread Chuck Smith
Plej bone rekte kontakti lin por demandi. 

Sent from my iPhone

> On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz 
>  wrote:
> 
> Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo 
> Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la plej 
> taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas zorgi pri la 
> aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos esti alŝutitaj, krom 
> se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la kopirajt-havantoj) permesas tion.
> 
> 2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith :
>> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
>> 
>> Dankon,
>> Chuck
>> 
>> Sent from my iPad
>> 
>> Begin forwarded message:
>> 
>>> From: "Nicola Minnaja" 
>>> Date: 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
>>> To: "Chuck Smith " 
>>> Cc: "Michela Lipari" 
>>> Subject: Wikipedio
>>> 
>>> Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Antaŭe mi prezentas min mem.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio
>>> 
>>> Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia edzino  mi ne 
>>> povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en la organizo de la 
>>> landa  Esperanto-kongreso aŭ de tempo al tempo per artikoloj en la landa 
>>> Esperanto-gazeto.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn dokumentojn pri 
>>> nia historio, interalie skanante malnovajn revuojn. La kolektoj de datumoj, 
>>> kiujn ili tiel faras, estas proksimume senordaj. Retrovi per iu ajna 
>>> serĉprogramo iun deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu
>>> 
>>> do preskaŭ nature al iu venis la ideo. Ni metu ĉion en Vikipedion. Kiam mi 
>>> vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, ke tio postulus en multaj 
>>> kazoj kompletigon aü reverkon de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de 
>>> la itala lingvo al esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan 
>>> materialon (ekzemple novan tradukon de iu verko).
>>> 
>>>  
>>> 
>>> MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en Esperanto, kaj en 
>>> aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj el ili estas averto, ke la 
>>> fontoj ne estas sufićaj. Ĉ  ekzistas iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ 
>>> pri Esperanto? Kiu kontrolas la kompletecon de la fontoj?  Ĉu ekzistas iu 
>>> plano, por ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel 
>>> nova aŭ kompletigita) faka terminaro)?
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Samideane.
>>> 
>>>  
>>> 
>>> Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)
>>> 
>> 
>> ___
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo@lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> 
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


Re: [ELiSo] Fwd: Wikipedio

2016-09-04 Thread Juan Sebastian Quintero Santacruz
Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la plej
taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas zorgi pri la
aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos esti alŝutitaj, krom
se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la kopirajt-havantoj) permesas tion.

2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith :

> Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
>
> Dankon,
> Chuck
>
> Sent from my iPad
>
> Begin forwarded message:
>
> *From:* "Nicola Minnaja" 
> *Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
> *To:* "Chuck Smith " 
> *Cc:* "Michela Lipari" 
> *Subject:* *Wikipedio*
>
> Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.
>
>
>
> Antaŭe mi prezentas min mem.
>
>
>
> Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio
>
> Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia edzino  mi ne
> povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en la organizo de la
> landa  Esperanto-kongreso aŭ de tempo al tempo per artikoloj en la landa
> Esperanto-gazeto.
>
>
>
> Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.
>
>
>
> Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn dokumentojn
> pri nia historio, interalie skanante malnovajn revuojn. La kolektoj de
> datumoj, kiujn ili tiel faras, estas proksimume senordaj. Retrovi per iu
> ajna serĉprogramo iun deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu
>
> do preskaŭ nature al iu venis l*a ideo*. Ni metu ĉion en Vikipedion. Kiam
> mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, ke tio postulus en multaj
> kazoj kompletigon aü reverkon de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de
> la itala lingvo al esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan
> materialon (ekzemple novan tradukon de iu verko).
>
>
>
> MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en Esperanto, kaj en
> aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj el ili estas averto, ke la
> fontoj ne estas sufićaj. Ĉ  ekzistas iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ
> pri Esperanto? Kiu kontrolas la kompletecon de la fontoj?  Ĉu ekzistas iu
> plano, por ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel
> nova aŭ kompletigita) faka terminaro)?
>
>
>
> Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.
>
>
>
> Samideane.
>
>
>
> Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)
>
>
>
>
>
>
> ___
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
___
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso