Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Sergio Pokrovskij
Je 6/25/09, Russ:

[...]

> Nu jen alia aliro por distingi notojn kaj poentojn:
> Poentoj estas kalkulebaj kaj objektivaj, dum notoj povas esti tute
> subjektivaj.

Konsideru la artan sketadon (figure skating).  Ĉu tie temas pri
"poentoj" aŭ "notoj"?  Precipe kiam temas pri "la artismo" (the
artistic impression).

Aŭ estradan konkurson (ekz-e "Eurovision").  Ĉu la landoj donas
"notojn" aŭ "poentojn"?

> Ekzemple, se studento verkas ian eseon, la instruisto taksas gxin kaj,
> baze de propra sento de la afero, povas diri "Bonega eseo - vi ricevas
> noton 'A' (aux 1, aux 5, aux kion ajn estas plej supera noto en tiu
> eduka sistemo)" aux "Nu, gxenerale bona, sed ne tute placxas al mi, do
> noto estas 'B'", ktp. Du malsamaj instruistoj povus tute malsimile
> taksi la saman eseon kaj doni tute malsamajn notojn.

Kaj simile, la juĝistoj en gimnastiko aŭ bokso aŭ arta sketado ofte
donas tute malsamajn poentojn.

[...]

--
Sergio


Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Russ Williams
2009/6/25 Sergio Pokrovskij :
>> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj
>> poentoj ;-)
>
> Por mi temas pri burokratia ludo.  La funkciuloj devas ŝajnigi
> profundan sciencon por kaŝi sian stultecon.

Fojfoje tio okazas, sed mi ne kredas ke cxiam estas tiel!

Nu jen alia aliro por distingi notojn kaj poentojn:
Poentoj estas kalkulebaj kaj objektivaj, dum notoj povas esti tute subjektivaj.

Ekzemple, se studento verkas ian eseon, la instruisto taksas gxin kaj,
baze de propra sento de la afero, povas diri "Bonega eseo - vi ricevas
noton 'A' (aux 1, aux 5, aux kion ajn estas plej supera noto en tiu
eduka sistemo)" aux "Nu, gxenerale bona, sed ne tute placxas al mi, do
noto estas 'B'", ktp. Du malsamaj instruistoj povus tute malsimile
taksi la saman eseon kaj doni tute malsamajn notojn.

Se studento skribas ekzamenon kun 100 demandoj, kaj cxiu demando estas
ia matematika demando kun objektive gxusta respondo ("Se x+5=3*x-2,
solvu por x.") tiam la instruisto povas doni unu poenton por cxiu
gxusta respondo kaj lernanto ricevas inter 0 kaj 100 poentojn. Tiam la
rezulto de la ekzameno estas ja pli "scienca" iusence - malsamaj
instruistoj taksus gxin same, la lernanto mem povas kontroli kaj
konfirmi la rezulton, ktp. Kaj (se dezirata de la eduka sistemo) povas
tiam aperi noto (ekzemple 90-100 poentoj signifas 'A', 80-89 poentoj
signifas 'B', ktp).

amike,
russ


Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Sergio Pokrovskij
Je 6/24/09, Paul Peeraerts:
> Russ Williams skribis je 2009-06-24 11:02:

>> 2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo > >:
>> Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54:

>>> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la
>>> plej bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.

>> Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed
>> "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli
>> ..."?

Mi facile povas imagi punpoentojn.  Almenaŭ ruse tio eblas
(ŝtrafnoj ball).

>> Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj
>> usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F
>> (malsukceso).

Mi ne vidas diferencon.  Tutegale la literoj estas ordigitaj same kiel
la nombroj.  Estas la sama diferenco, kiel numeri la listerojn per

1. xx
2. x
3. xx

aŭ per

a) xx
b) x
c) xx

>> Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto.

Temas pri la samaj nombraj kvantoj.

>> Mi dirus ke:

>> Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi

Mi dirus "nombraj".

>> pri ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona
>> noto, kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des
>> pli bona la noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri
>> germana sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la
>> noto".

En la rusa tradicio tio estas simple burokratia ludo.  En la elementa
lernejo oni diras "noto" ĉar tradicie tio estis komunlingva vorto
konata al ĉiu infano; en la supera lernejo oni diras "poento" (ball)
-- kaj tio estas pretendema fremdvorto.  Tamen ne malveras, ke
"poento" estas vorto pli ĝenerala -- ekz-e ĝi povas esti sumo de la
"notoj".  Krome, en la moderna mondo, kun populariĝo de la sportaj
ludoj, la vorto "poento" iĝis ne malpli konata ol "noto" -- kaj ĉiam
ĝi estis pli preciza, ĉar ĉiam rilata al pritakso.  Do, eble ĝi estas
preferinda ol la tro vastasenca, kaj eĉ misgvida "noto".

[...]

> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj
> poentoj ;-)

Por mi temas pri burokratia ludo.  La funkciuloj devas ŝajnigi
profundan sciencon por kaŝi sian stultecon.

--
Sergio


RE: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione SIBAYAMA Zyun'iti
Denove Sibayama,
 dankon pro viaj reagoj.
 Mi resumas, ke 'poento' estas ne nur por ludo, sporto,
sed ankaux estas por ekzamena rezulto aux ia numera taksado 
de atingo.  El tiu poento, oni deduktas noton kiel bona, ne-bona
ktp.

Jen mi aldonas iom.
 La donado de poento estas kutime adicia, nome ju pli da atingo,
des pli da poento.  Sed povas esti subtraha, nome ju pli da
malsukceso, de malpli da poento (aux des pli da minus-poento).

Mi sxatus aldoni jenon el la japana/uson-angla kutimo; cxu bone?
 En komerco, POENTO estas donata al kliento, kiam tiu cxi acxetis 
aux uzis iun servon, kaj laux la akumulo de la poentoj, la kliento 
ricevas iun rabatajxon aux premiajxon.




Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Russ Williams
2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo :
> Mi tamen plu hezitas paroli pri poentoj en la okazo de Germanio kaj
> Flandrio. Poentoj efektive estas iel matematikaj. Tiu kiu havas 60
> poentojn estas duoble pli bona ol tiu kiu havas 30 poentojn. Sed ne
> eblas diri, ke ĉe ni la lernanto kun 4 estas duoble malpli bona ol tiu
> kun 2, ĉar ja ne temas pri aritmetika skalo: Ĉe ni la noto 5 egalas al 0
> ĝis 49 % de la poentoj, 4 egalas al 50 ĝis 59 % de la poentoj, 3 egalas
> al 60 ĝis 69 %, 2 egalas al 70 ĝis 79% kaj 1 egalas al 80 % aŭ pli.
>
> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj poentoj ;-)

Jes, mi nun komprenas kion vi celis, kaj mi konsentas.

Mi miskomprenis aux preteratentis tion, kion vi celis, do mi reagis
tro specife al la "ju pli da poentoj, des pli" kun la (mis)penso ke vi
celis ke pli multaj poentoj estas pli bone.

Nun tio pensigas min pri kontrauxekzempla sistemo en Polujo pri punado
al stiristoj kiuj malrespektas la trafikajn legxojn - ili efektive
akiras poentojn (nu ili "poentas" mi ecx povas diri!), kaj ju pli da
poentoj, des malpli bone por ili... :)

Nu, malbona noto por mi!  :)

amike,
russ


Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Flandra Esperanto-Ligo
Russ Williams skribis je 2009-06-24 11:02:
> 
> 
> 
> 2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo  >:
>  > Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54:
>  >>
>  >>
>  >>
>  >> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej
>  >> bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.
>  >>
>  >
>  > Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed
>  > "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli ..."?
> 
> Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj
> usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F (malsukceso).
> Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto.
> 
> Mi dirus ke:
> 
> Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi pri
> ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona noto,
> kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des pli bona la
> noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri germana
> sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la noto".
> 
> notinda temo! :)

Mi tamen plu hezitas paroli pri poentoj en la okazo de Germanio kaj 
Flandrio. Poentoj efektive estas iel matematikaj. Tiu kiu havas 60 
poentojn estas duoble pli bona ol tiu kiu havas 30 poentojn. Sed ne 
eblas diri, ke ĉe ni la lernanto kun 4 estas duoble malpli bona ol tiu 
kun 2, ĉar ja ne temas pri aritmetika skalo: Ĉe ni la noto 5 egalas al 0 
ĝis 49 % de la poentoj, 4 egalas al 50 ĝis 59 % de la poentoj, 3 egalas 
al 60 ĝis 69 %, 2 egalas al 70 ĝis 79% kaj 1 egalas al 80 % aŭ pli.

Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj poentoj ;-)


-- 

Paul Peeraerts
Flandra Esperanto-Ligo
www.esperanto.be/fel



Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Russ Williams
2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo :
> Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54:
>>
>>
>>
>> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej
>> bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.
>>
>
> Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed
> "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli ..."?

Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj
usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F (malsukceso).
Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto.

Mi dirus ke:

Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi pri
ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona noto,
kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des pli bona la
noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri germana
sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la noto".

notinda temo! :)
russ


Re: [revuloj] poento?

2009-06-24 Per discussione Flandra Esperanto-Ligo
Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54:
> 
> 
> 
> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej 
> bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.
> 

Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed 
"notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli ..."?

-- 

Paul Peeraerts
Flandra Esperanto-Ligo
www.esperanto.be/fel



Re: [revuloj] poento?

2009-06-23 Per discussione Joop Eggen
Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej bona 
poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.

--- Russ Williams <ĉiomor...@gmail.com> schrieb am Di, 23.6.2009:

Von: Russ Williams <ĉiomor...@gmail.com>
Betreff: Re: [revuloj] poento?
An: revuloj@yahoogroups.com
Datum: Dienstag, 23. Juni 2009, 18:30
















  
  2009/6/23 SIBAYAMA Zyun'iti :

> De Sibayama,

>

>  Nun ĉe "poento", oni legas: Unuo de gajno ĉe ludoj.

> Ĉe PIV oni skribas pri ankaŭ pri "lerneja" uzo, kaj

> tio estas aldoninda, mi opinias.

>

> Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke

> poento kutime estas de 1 ĝis 5.

>

> Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de

> 0 (neniom farita) ĝis 100 (plene farita).  Ĉu tian

> ciferon oni ne nomas "poento"?  Se ne, kiu vorto estas

> taŭga por nomi tian ĉi ciferon?



Certe diversaj landoj uzas diversajn sistemojn por taksi la

laboraĵojn kaj ekzamenojn de lernantoj.



En mia sperto (usona) ni ofte ankaŭ ricevis ĝis 100 "points" (do

"poentojn"), kaj estis frazoj kiel "vi perdis 3 poentojn en tiu dua

sekcio pri tia bla-bla-eraro. .." Do laŭ mi estus tute en ordo

ĝeneraligi tian edukan sencon al aliaj skaloj krom 1,...,5  ,

ekzemple 0,...,100.



lerninte, -ante, -onte,

russ


 

  




 

















  

Re: [revuloj] poento?

2009-06-23 Per discussione Russ Williams
2009/6/23 SIBAYAMA Zyun'iti :
> De Sibayama,
>
>  Nun cxe "poento", oni legas: Unuo de gajno cxe ludoj.
> Cxe PIV oni skribas pri ankaux pri "lerneja" uzo, kaj
> tio estas aldoninda, mi opinias.
>
> Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke
> poento kutime estas de 1 gxis 5.
>
> Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de
> 0 (neniom farita) gxis 100 (plene farita).  Cxu tian
> ciferon oni ne nomas "poento"?  Se ne, kiu vorto estas
> tauxga por nomi tian cxi ciferon?

Certe diversaj landoj uzas diversajn sistemojn por taksi la
laborajxojn kaj ekzamenojn de lernantoj.

En mia sperto (usona) ni ofte ankaux ricevis gxis 100 "points" (do
"poentojn"), kaj estis frazoj kiel "vi perdis 3 poentojn en tiu dua
sekcio pri tia bla-bla-eraro..." Do laux mi estus tute en ordo
gxeneraligi tian edukan sencon al aliaj skaloj krom 1,...,5  ,
ekzemple 0,...,100.

lerninte, -ante, -onte,
russ


RE: [revuloj] poento?

2009-06-23 Per discussione SIBAYAMA Zyun'iti
De Sibayama, dankon al Mirejo,

 

 Mi trankviligxas je via diro.

Fakte vortaroj japana-esperanta, esperanta-japana 

donas vorton 'poento' por tia uzo,

sed tia mankis cxe REVo kaj cxe vikipedio.

 



Respondas iama instruistino...

 

Iu tasko ricevas poentojn. Povas esti de 0 ghis 100 aù ech pli

 

Poste iu poentonombro donas iun noton. Noto eniras notlibreton. Laù notoj
oni estas akceptata aù ne en supera klaso, ktp.

 

Che ni en Svislando la instrusistemoj malsamas laù la kantonoj: do povas
esti, ke la notoj en unu kantono iras de 0 al 6, en la najbara de 0 al 10,
ktp.

 

estas multaj malsamaj sistemoj povas esti vortoj: BONE, TRE BONE, 


Tiu scienco povus nomighi en Eo notologio (??), ghi nomighas en la franca
"docimologie".

 

Por doni notojn, oni chiam devas konsideri

A: kion la lernantoj devis ripeti kaj scii por iu testo

B:  kion oni demandis dum la testo (parto de A)

C:  kion oni konsideras suficha / malsuficha; kie estas la limo. (parto de
B)

 

elkore salutas felicha pensiulino Mirejo

 



Re: [revuloj] poento?

2009-06-23 Per discussione Grosjean Mireille
saluton!

Respondas iama instruistino...

Iu tasko ricevas poentojn. Povas esti de 0 ghis 100 aù ech pli

Poste iu poentonombro donas iun noton. Noto eniras notlibreton. Laù notoj
oni estas akceptata aù ne en supera klaso, ktp.

Che ni en Svislando la instrusistemoj malsamas laù la kantonoj: do povas
esti, ke la notoj en unu kantono iras de 0 al 6, en la najbara de 0 al 10,
ktp.

estas multaj malsamaj sistemoj povas esti vortoj: BONE, TRE BONE, 

Tiu scienco povus nomighi en Eo notologio (??), ghi nomighas en la franca
"docimologie".

Por doni notojn, oni chiam devas konsideri
A: kion la lernantoj devis ripeti kaj scii por iu testo
B:  kion oni demandis dum la testo (parto de A)
C:  kion oni konsideras suficha / malsuficha; kie estas la limo. (parto de
B)

elkore salutas felicha pensiulino Mirejo



2009/6/23 SIBAYAMA Zyun'iti 

>
>
> De Sibayama,
>
> Nun cxe "poento", oni legas: Unuo de gajno cxe ludoj.
> Cxe PIV oni skribas pri ankaux pri "lerneja" uzo, kaj
> tio estas aldoninda, mi opinias.
>
> Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke
> poento kutime estas de 1 gxis 5.
>
> Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de
> 0 (neniom farita) gxis 100 (plene farita). Cxu tian
> ciferon oni ne nomas "poento"? Se ne, kiu vorto estas
> tauxga por nomi tian cxi ciferon?
>
>
> 
>



-- 
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88
+41 (0)79 69 709 66

www.concours-esperanto.ch

mirejo3.blogspot.com
sur l'Asie/pri Azio: mirejo.blogspot.com
sur le Canada/pri Kanado: mirejo2.blogspot.com

LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX

PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO


[revuloj] poento?

2009-06-23 Per discussione SIBAYAMA Zyun'iti
De Sibayama,

 Nun cxe "poento", oni legas: Unuo de gajno cxe ludoj.
Cxe PIV oni skribas pri ankaux pri "lerneja" uzo, kaj 
tio estas aldoninda, mi opinias.

Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke 
poento kutime estas de 1 gxis 5.

Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de 
0 (neniom farita) gxis 100 (plene farita).  Cxu tian 
ciferon oni ne nomas "poento"?  Se ne, kiu vorto estas 
tauxga por nomi tian cxi ciferon?