Argh, twice in the wiki/media switch trap ! :(

-------- Message transféré --------
Sujet : AIS is considering contributing to Wikiversity in Esperanto + [Fwd: Re: Resp: Ĉu vi dezirus kontribui al Vikiversitato]
Date :  Wed, 29 Jul 2015 00:35:16 +0200
De :    Mathieu Stumpf <psychosl...@culture-libre.org>
Pour : mediawik...@lists.wikimedia.org, Reinhard Fössmeier <reinh...@foessmeier.de>



Saluton,

In a series of attempt to enrich Wikimedia projects in Esperanto[1], I'm contacting miscellaneous people who published pedagogical materials in this language. Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)[2] was included in this project.

Basically I asked whether they would be interested to publish their material under CC-by-sa license within the Esperanto version of Wikversity.[3] The first answer is really positive. It seems like they are already publishing material in the public domain[4], and that they will discuss the possibility of contribution during a meeting in end August.

So that's pretty good news, I guess.

Now my contact at AIS asked if I had any other idea. So I turn to you, dears members of our community, do you have idea we should pass to them? Do we have documentation on previous similar experiences? How can we help them? What should/can they expect? Do you have any other relevant question?

You'll find bellow the correspondence I had so far with Reinhard Fössmeier, senata sekretario at AIS San Marino.

Kind regards,
mathieu

[1] see https://phabricator.wikimedia.org/T106974
[2] https://en.wikipedia.org/wiki/Akademio_Internacia_de_la_Sciencoj_San_Marino
[3] https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
[4] I know that there are legal issues with "releasing in public domain", but I wasn't emphatic on the topic so far.


-------- Message transféré --------
Sujet :         Re: Resp: Ĉu vi dezirus kontribui al Vikiversitato?
Date :  Tue, 28 Jul 2015 23:38:42 +0200
De :    Mathieu Stumpf <mathieu at culture-libre dot org>
Pour :  Reinhard Fössmeier <reinhard at foessmeier dot de>





Le 25/07/2015 23:28, Reinhard Fössmeier a écrit :
Saluton,

pardonu, ke mi respondas de mia privata adreso (kaj ne de _informo@ais-sanmarino.org_); nur tiel mi povas sendi kopion al la senato de AIS San Marino.
Ne kulpecinde. :)

Principe mi opinias Viki-universitaton en Esperanto interesa afero por AIS. Certe la licenco de "Kreiva Komunaĵo" ne ĝenas; multaj kursoj de AIS estas deklaritaj publika havaĵo, kaj krea komunaĵo signifas malpli ampleksan rajto-cedon. Mi estas preta kontribui iujn kursojn miajn al tia ret-universitato.

Bonege. Notu ke vi povas publikigi kun pli ampleksa rajto-cedo sur vikimediaj projektoj se vi deziras. Sufiĉe indiki tion sur la koncernaj paĝoj. Ekzemple la MediaWiki dokumentado estas publiki je CC-0[1].

[1] https://www.mediawiki.org/wiki/Help:Contents

La vorto "Vikiversitato" estas (same kiel "Vikipedio") ne laŭ la spirito de Esperanto, ĉar ĝi uzas arbitre apartigitan radikparton (uni-"versitato"). La angla lingvo ŝategas tiajn aferojn (ekzemple ĝi amas uzi "copter" anstataŭ "heli-kopter-o", kvankam la "co" devenas de "helico" kaj la resto de la greka "/pterón"/ [= flugilo]). Tiaj aferoj havas la nuran celon malfaciligi la lernadon de lingvoj, kio estas legitima celo, sed ne laŭ -- ekzemple -- mia gusto. Simile "pedio" devenas de la greka "enkiklios pedia", "cirklo de klereco", kie "pedia" simple signifas "infana". Kaj "universitato" (unuigaĵo) simple ne estas dividebla; fakte la latina "vertere" ("igi"; de la participo "versus") estas preskaŭ sensignifa kompare al la perdita "uni". Sed tio ne estu granda obstaklo al la projekto.
Venas al mi la lokucio "prediki la kredulon", sed eble "predikas la profeton" pli proksimas realaĵon! ^^

Fatke mi volas plibonigi la Vikiversitaton ĉar mi volis transŝuti projektojn de serĉado ke mi ekverkis franclingve[2][3]. Mi volas esperantajn programlingvojn por kodi aliajn projektojn. Fakte mi ŝatus havi programlingvon sen nefonetika simbolo, kaj esperanto estas bona kandidato por tio. Do oni povas diri ke mi samopinias je AIS pri ILO.

Plie, eĉ en la franclingva, tra alia projekto[4], mi studas francajn leksemojn do mi povas uzi pristrukturajn vortojn, prefere al malreflektaj termoj.

Nu, pri la vorto "Vikiversitato", mi ne elektis tion. Eble, kiel la projekto estas ankoraŭ tra testmodo, nun kontribuantoj povas ŝanĝi tion. Sed certe la nomo devus enhavi 'viki', kio estas ambaŭ plenkonata, klardifinita vorto[5] kaj vikimedia fabrikmarko. Ekzemple Vikivortaro estas la esperanta versio de Wiktionary.

[2] https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Fabelebla%C4%B5o
[3] https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Algoritmaro
[4] https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Lex%C3%A8mes_fran%C3%A7ais_relatifs_aux_structures
[5] https://eo.wiktionary.org/wiki/vikio


Mi vidas, ke iu (ĉu vi?) jam establis kategoriojn de sciencaj fakoj en beta.wikiversity.org <https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do>. AIS San Marino uzas propran sistemon de fakaroj, kiu baziĝas sur filozofia divido: Ni dividas la sciencojn unue laŭ la metodo ("nomoteta" = difinanta leĝojn, aŭ "ideografa" = priskriba) kaj due laŭ la esplorata objekto (pens-objektoj, abstraktaĵaro, ekstera mondo). Tiel rezultas jenaj sekcioj:

 1. Kibernetiko (nomoteta, pens-objektoj)
 2. Hom-sciencoj (ideografa, pens-objektoj
 3. Struktursciencoj (nomoteta, abstraktaĵoj)
 4. Filozofio (ideografa, abstraktaĵoj)
 5. Natursciencoj (nomoteta, ekstera mondo)
 6. Morfosciencoj (ideografa, ekstera mondo)

Tio ne malbone kongruas, ekzemple, kun la viki-versitata kunigo de "natursciencoj kaj inĝenierarto"; en nia sistemo ambaŭ estas nomotetaj kaj okupiĝas pri la ekstera mondo. Inĝenierikon ni tamen ne nomas "arto", ĉar arto estas io individua kaj ne facile formale komunikebla. Aliflanke, laŭ la esplorata objekto ni ja disigas medicinon kaj psikologion, ĉar la unua okupiĝas pri la ekstera mondo (la homa korpo) kaj la dua pri la menso, do la pens-objektoj. Do la viki-versitata kategorio "Sansciencoj" ne kongruas kun la AIS-strukturo, eble pro la vasta signifo de la vorto "sana". Sed tio ne malebligu kunlaboron.

Jes, mi lernis pri via dividmetodo kiam mi legis la vikipedian artikolon pri AIS. Mi ne establis la "kategoriojn" ke vi vidis. Mi uzas citiloj ĉar vikiteknike la termo "kategorio" havas precizan signifon. Mediawiki, la programo kiu funkciigu la servico, enhavas flekseblan integritan sistemon de kategorio. Kun ĉi tiu, oni povas facile proponi plurajn arbojn de sciado. Vi povas aldoni kategoriojn kiuj enhavas kategoriojn. Kaj sekve, vi povas uzi tiujn por la prezentado al la finuzantoj. Mallonge, integri la AISan filozofian dividon estas ebla, facila, kaj ne necesi la forigon de aliajn dividojn. La ĉefpaĝo prezentado dependas de interkontributantaj konsentoj. Kiel vi povas vidi en la historio de la paĝo[6], vi povas facile deveni gravan kontribuon, kun grava influo sur la ĉefpaĝo.

Nu se vi volas mian opinion pri la divido, ĝi estas interesa. Sed "ekstera mondo" kaj "pens-objektoj" estas malfacila distingebla, kiam vi grava priatentas. Nu mi ne jam legis viajn oficialajn precizajn difinojn, eble vi povas sendi min retligilon pri tio. Rapida klarigo ofte necesas iomete malprecizajn klarigojn.

[6] https://beta.wikiversity.org/w/index.php?title=%C4%88efpa%C4%9Do&action=history&setlang=eo


Mi proponas, ke la kunlaboron de AIS en "wikiversity" oni diskutu en la onta AIS-kunveno fine de aŭgusto en Rimini <http://www.ais-sanmarino.org/arangxoj/it/it20150830/>. Bonvolu ne heziti komuniki al ni pliajn ideojn.

Mi demandos al la vikimedia komunumo se iuj havas ideojn, kaj dokumentadon pri similaj kazoj kun kolekta sperto.


Ĉion bonan,
Reinhard Fössmeier,
senata sekretario de AIS San Marino

Amike,
mathieu,
humila kontribuanto de vikimediaj projektoj







Je 2015-07-25 01:29, Mathieu Stumpf skribis:
Saluton,

Nuntempe la esperanta Vikiversitato estas en eka modo[1], ĉar ĝi estas malsufiĉe kompleta kaj aktiva. Mi serĉas personojn kaj enhavojn kiuj povas helpi min ŝanĝi tion. Vi havas ambaŭ. Kun via helop, ĝi povus transiri al eo.wikiversity.org!

Sed ĉu vi akceptus meti enhavojn sub Kreiva Komunaĵa licenco? Se jes, mi povas helpi vin kun la integrado. Vi eĉ povus uzi la vikimedian infrastrukturon, servicojn kaj ilojn, se li volas.

Bonvolu diru al mi se vi estas interesata.

Amike,
Mathieu


[1] https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do









_______________________________________________
Wikimedia-l mailing list, guidelines at: 
https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists/Guidelines
Wikimedia-l@lists.wikimedia.org
Unsubscribe: https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimedia-l, 
<mailto:wikimedia-l-requ...@lists.wikimedia.org?subject=unsubscribe>

Reply via email to