Saluton al ĉiuj anoj de [email protected], Kiel kelkaj el vi eble scias mi ĉefe okupiĝas pri permaŝina (krud)traduko, ĉefe de la angla al Esperanto. Multege da aferoj pliboniĝis post kiam http://www.liberafolio.org/2009/apertium/ skribiĝis, sed la artikolo ankoraux donas bonan impreson de la ideo kaj traduka nivelo.
Unu el la ĉefaj uzoj estas liveri krudtradukojn por posta homa perlaboro kaj poluro. Ekzemple ni starigis http://vikitraduko.saluton.dk/ por vikipaĝoj. Ĉu iuj entuziasmas pri starigi similan servon pri .po-dosieroj, i.a. por la laboro de tiu ĉi grupo ? Tiu ulo prefere estu iom sperta (Ubuntu) linuks-uzanto kiu kapablu priesplori ekzakte kiel (aludo: cat /usr/share/cups/locale/es/cups_es.po | pospell -n - -f -p apertium -- es-eo -u). Kore, Jacob -- Jacob Nordfalk एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/. Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/ _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

