Serge,

Mi afiŝis demandon al la teamo de subtenado ĉe Launchpad, en kiu mi klapodis 
resumi kaj la subajn punktojn kaj la germanlingvan demandon de Kristjan. Jen 
ligilo al mia demando:
https://answers.launchpad.net/launchpad/+question/142543

Ni vidos kian respondon ni ricevos...

Amike,
Mateo.

On 23/01/2011, at 10:02 PM, Serge Leblanc wrote:

> Kore dankon pro via venonta helpo.
> 
> Ni volas indiki al la Launchpad administranto ke ni bezonas rimedon por serĉi 
> vortojn aŭ vortgrupojn en ĉiuj pakaĵoj aŭ en aroj de elektitaj pakaĵoj. Ni 
> bezonas pli kompletan serĉilon ol tiu, kiu la jamaj paĝoj disponas, ekzemple 
> (vidu la Search kampon):
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/apport/+pots/apport/eo/+translate
> 
> Ni deziros kapable serĉi laŭ diversaj kriterioj, permesante indiki per 
> regular esprimo (regexp) celajn vortojn. kaj
> celi plurajn pakaĵojn. Kaj serĉi en la tradukoj faritaj de iu tradukanto. 
> 
> Ekzemple: mi bezonas serĉi frazon en miaj antaŭaj tradukoj por korekti ĝin, 
> sed mi ne plu memoras en kiu pakaĵo. Mi vidas en kiuj pakaĵoj mi lastatempe 
> laboris per la pago (vidu la Activity parto) : 
> https://translations.launchpad.net/~serge-leblanc
> Bedaŭrinde, malfacilas sinsekve serĉi en ciuj pakaĵoj.
> 
> Se mi malbone aŭ malklare indiki niajn bezonojn, kontaktu min.
> 
> Eble vi povos emfazi la peton de Kristjan skribante mesaĝon en la enklava 
> kampo de la paĝo :
> https://answers.launchpad.net/ubuntu-translations/+question/142503
> 
> Amike,
> -- 
> Serge Leblanc
> 
> 
> [email protected]
> gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:11371 --recev-keys 0x33243C1B
> Fingerprint = 066C 005F 5595 D85C 7673 D969 1DD4 90C4 3324 3C1B

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to