saluton amikoj,

antaŭ kelkaj minutoj ni antingis 50% je la tradukstato de GNOME :-D
http://l10n.gnome.org/languages/eo/gnome-3-0/ui/
mi dankas ĉiujn!

tamen tio ne estas kaŭzo por ripozi... mi bezonas kaj petas vian helpon. ĉefe ĉe la pakaĵo 'orca' - ĝi estas helpilo por blinduloj kaj mi tre ĝojus se ni tradukos kune grandan parton de ĝi. tiel ni povus helpi niajn blindajn esperantistajn amikojn. la pakaĵo havas multajn signoĉenojn, tial mi petas ĉiun traduki kelkajn ĉenojn!

jen ĉiuj ĉenoj:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate

kaj jen la netradukitaj:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated

tuj demando pri termino:
en kelkaj pakaĵoj ni tradukis "Magnifier" per "lupeo" kaj en aliaj per "pligrandigilo" (komputeko ja rekomendas ĝin). mi preferus uzi la vorton 'lupeo' (certe ĉar ni uzas 'lupe' en la germana traduko), sed kion vi pensas?


dankon,
Kristjan

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to