Saluton,
"normo" havas plurajn signifojn, sed pli-malpli ili (escepte de la
matematika) signifas iun norman staton aŭ iun normigan regul(ar)on.
Ambaŭ ŝajnas al mi ne tre bone aplikeblaj tie ĉi (nu, eble la unua); do
se vi nepre volas uzi la radikon "norm-", diru "normaĵo".
Kiel mi skribis la 22-an de januaro, NPIV rekomendas anstataŭ "defaŭlta"
la vorton "implicita", do kial ne diri "implic(it)aĵo" aŭ "implicita
valoro". Ĝi estas tiu valoro aŭ stato, kiu validas, kiam oni ne
eksplicite indikas alian.
Ĉion bonan,
Reinhard
Je 2011-04-27 17:43 Kristjan SCHMIDT skribis:
sal,
kiel mi iam jam skribis, mi ankoraŭ uzas la vorton "defaŭlta" kvankam
ĝi ne vere plaĉas al mi. do 'norma' certe ofte taŭgas kaj bonas.
kiel apliki tion al la substantivo "default"? ĉu "normo" estus bone?
amike,
Kristjan
On 2011-04-22 11:29, Patrick Oudejans wrote:
Sal,
Pli kaj pli mi ekŝatas la vorton ‘norma’ kiel traduko de la angla
‘default’. En Banshee mi ektradukis tiel. Sed fakte mi volas scii
ankaŭ viajn opiniojn.
Amike,
Patrick (Petriko) Oudejans
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp