Saluton, miaopinie la origina signifo de "hinting" en tiu ĉi kunteksto
estas sufiĉe precize "konsilado". Tipografo aŭ programisto donas al
komputila programo konsilojn pri la grafika reprezentado; la programo ne
nepre devas konsideri la konsilojn, sed kutime ili estas utilaj kaj
kondukas al pli bona reprezentado. Sed mi konfesas, ke "konsilado" estas
sufiĉe nepreciza. Vere "alrastrumigo" esprimas pli precize tion, kio
okazas. Eble ĝenas nur, ke ĝi estas iom longa kaj peza vorto. Ĉu eble
sufiĉas "enkradigo" (ne "enkadrigo!), aux "signo-enkradigo"?
Certe necesas distingo disde "glatigo" (/anti-aliasing/), kiu estas tute
alia afero.
Ĉion bonan,
Reinhard
Je 2011-06-12 18:49 universero, trio skribis:
2011/6/10 Patrick (Petriko) Oudejans<[email protected]>:
Sal,
Saluton,
Mi serĉas bonan tradukon por la angla vorto 'hinting'. Laŭ la vikipedia
priskribo mi mem iom pensis pri 'alrastrumigo'. Sed mi ne vere kontentas. Ni
ekdiskutu.
Jen ligilo al la koncerna vikipedia teksto:
http://en.wikipedia.org/wiki/Hinting
Bedaŭrinde mi ne estas spertulo pri ĉi tiu, sed mi deziras averti
vin ke iuj deziros distingi inter "hinting" kaj "anti-aliasing". Eĉ
pli alta nivelo ol mi kapablas.
Bonŝancon.
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp