Kara Michael,
dankon pro la informo pri Kirilikanto, sed mi opinias, ke ĝi estas speco
de ludo, ne serioza kontribuo al komunikado. Se signifa parto de la
esperantistaro skribus cirile (aŭ arabe, greke, ktp.), ĉiuj
esperantistoj devus lerni la koncernan alfabeton. Tio iom faciligus la
skribadon por kelkaj, sed malfaciligus la legadon por pli multaj.
Se ni proponus cirilan variaĵon de la esperanta vikipedio, tio ne nur
estus malbona signalo al la ekstera mondo ("por uzi Esperanton necesas
scii du, tri, ... alfabetojn"); plie, kiam Canonical rimarkos, ke tiu
variaĵo estas nur pro ludaĵo, tio certe ne plifortigus la pozicion de la
esperanta vikipedio. Ni memoru, ke jam estis proponoj nuligi ĝin.
Se iu deziras legi Esperanton per cirilaj literoj, mi certas, ke eblas
verki ekz. aldonaĵon por Fajrovulpo, kiu ebligu tion. Tiaj aferoj devas
sufiĉi por doni al Kirilikanto (aŭ Cirilanto, eble) justan ŝancon. Kiam
dekono de la esperantistaro transiris al ĝi, mi kun bedaŭro konsentos al
cirila variaĵo de nia vikipedio.
Ĉion bonan,
Reinhard
P.S: Ne kredu, ke mi ne vidas la sencon de tiaj variaĵoj, kie ili
utilas. Antaŭ tri jaroj mi mem enretigis (ne mem verkis) latin-cirilan
(kroat-serban) retpaĝon:
http://www.ais-sanmarino.org/arangxoj/sus/psusba/index_sr_cir.html
(klaku al "Latinica").
------------------------------------------------------------------------
Je 2011-11-02 16:27 Michael Moroni skribis:
Saluton al ĉiuj,
mi ĵus notis, ke kelkaj Esperantistoj klopodis uzi (aŭ per komputika
terminaro "porti") Esperanton per kirila alfabeto. Ŝajnas, ke tio
nomiĝas "Kirilikanto" (vidu
https://www.facebook.com/groups/kirilikanto/doc/285130674839448/) kaj
ĉiu latina alfabeto havas sian kirilan literon. Tio permesas nin krei
skripton por simple konverti la skribaĵojn. Ĉu vi pensas, ke ni povas
promocii tion per peto al Canonical por krei "variant" (variaĵo) kiel
en la serba lingvo, kiu havas kaj la kirilan kaj la latinan alfabeton
(tio komprenigeblas: http://sr.wikipedia.org/sr-el/Главна_страна kaj
http://sr.wikipedia.org/sr-ec/Главна_страна : sama paĝo, malsama
alfabeto) al esperanto lingvo kaj aŭtomate krei novan variaĵon per
skripto?
Kore,
- Michael
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp