Due, ĉu vi pensas ke la nuna formo de laborado bone funkcias aŭ ĉu vi
pensas ke io mankas, io ŝanĝindas ktp? Mi volonte scios de vi!
laŭ mi la tradukado bone funkcias eĉ sen multe da komunikado inter la
tradukantoj. iom bedaŭrinde estas ke mi ne scias pri kio la aliaj
okupiĝas...
jen ideo kiun mi iam havis: mi vidis ke multaj tradukantoj evitis
malfacilajn ĉenojn - tio ja estas en ordo ĉar ni ĉiu estas volontuloj -
tamen estus bone komplete traduki pakaĵojn. do jen la ideo: ni malfermas
liston de 3 (aŭ pli?) pakaĵoj kiuj laŭ ni estas traktindaj. nur kiam ni
fintradukas pakaĵon ni povas anstataŭigi ĝin per alia. tio estus tasko
por la grupo, kompreneble ĉiu membro mem povas decidi ĉu ŝli kontribuas
aŭ ne.
miaj proponoj por la unua listo (bazita sur enketo de Joop en nia
Facebook-grupo):
Orko
https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate
Chromium
https://translations.launchpad.net/chromium-browser/translations/+lang/eo
Empatio
https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/empathy/+pots/empathy/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated&field.alternative_language=&field.alternative_language-empty-marker=1&old_show=all
Kristjan
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp