Saluton!

La 18-an de Julio 2021 je 16:46 UTK la Vikipedio en Esperanto atingis 300
000 artikolojn. La koncerna artikolo temas pri Auppegard, eta komunumo en
Francio, kaj verkis ĝin la uzanto Dominik. Temas pri plia granda marko en
la klopodo provizi la plej ampleksan kaj ĝisdatan liberan retan
enciklopedion, la laboro, kiu probable neniam estos finita.

Mi invitas vin legi kaj komenti (per viaj gratuloj, dankoj ks) la plenan
artikolon en nia retejo kaj sociaj retejoj kaj pludiskonigi la afiŝojn:
https://esperanto.wiki/2021/vikipedio-en-esperanto-atingis-300-000-artikolojn
https://www.facebook.com/Vikipedio/posts/10165479019525542
https://twitter.com/ELiberaScio/status/1417461308509806597

Amike kaj ĝoje!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to