Saluton. Tio ĉi estas la lasta memorigo, ke aliĝado al Vikimanio 2021 finiĝas tre, tre baldaŭ - *hodiaŭ, la 12-an de Aŭgusto 23:59 UTK*.
*Aliĝu senpage ĉe https://www.eventbrite.com/e/wikimania-2021-tickets-161884957265 <https://www.eventbrite.com/e/wikimania-2021-tickets-161884957265>* Vikimanio estas la ĉefa Vikimedia jara renkontiĝo, ĉi-jare en virtuala formo. Mi ofte komparas ĝin kun Universala Kongreso de Esperanto, sed kun pli granda fokuso al lernado. Tamen, kultura kaj socia programoj estas kutime vere fortaj. Pliaj informoj kaj programo de Vikimanio estas ĉe https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Wikimania/eo Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/> Prezidanto
_______________________________________________ Dissendolisto de %(real_name)s To unsubscribe send an email to [email protected]
