Resaluton!

La tempo por voĉdoni fare de Vikimediaj organizoj jam finiĝis kaj mi
sukcese voĉdonis nome de Vikimedio EO!

Apartan dankon al vi ĉiuj, kiuj trovis la tempon por pristudi la
kandidatojn kaj prezentis al mi sian opinion. La kriterioj, kiuj
ripetiĝadis ĉe pluraj el vi estis: ĉu la kandidato estas esperantisto (kaj
ja, unu tie estis! sed bedaŭrinde tiu ne estis elektita), sperto pri
diversaj lingvoj (kaj alfabetoj), kaj teĥnikaj kapabloj. Pluraj menciis, ke
fidas la Estraron por decidi. Laŭ tiuj opinioj kaj laŭ la nepublika
pritakso de la kandidatoj (kiun mi oficiale kaj konfidence ricevis kiel nia
reprezentanto) mi elektis kaj nia Estraro konfirmis jenan vicordon:

   1. Shani Evenstein Sigalov
   2. Gilbert Ndihokubwayo
   3. Mike Peel
   4. Kunal Mehta
   5. Farah Jack Mustaklem
   6. Tobechukwu Precious Friday
   7. Michal Buczyński
   8. Egbe Eugene Agbor
   9. Joris Darlington Quarshie

*Sekva fazo:*

Laŭ la voĉdonoj fare de Vikimediaj organizoj estis elektitaj 6 kandidatoj,
pri kiuj voĉdonos komunumo - do vi persone! La voĉdonado daŭros de la *15-a
de Aŭgusto 2022 ĝis la 29-a de Aŭgusto 2022*.


PS: En VMEO ni konsideras strategion por sendadi tiajn ĉi mesaĝojn al
vi kaj aliaj membroj kaj interesiĝantoj. Ni zorgas, ke ili estu gravaj, sed
ankaŭ ke vi interesiĝu pri la temo. Dume ĝi ne pretas. Unu el ebloj estas
starigi plurajn grupojn laŭ temoj - se vi do interesiĝas pri tiajn ĉi
tutmovadaj vikimediaj aferoj, abonu la temon per la abonilo ĉe
https://esperanto.wiki/evento/komunumaj-elektoj-de-estraranoj-de-la-fondajo-vikimedio-en-2022

PS2: Lastfoje mi atentigis, ke VMEO serĉas plurajn voontulojn - kaj
konsekvence kelkaj el vi esprimis intereson volontuli! Tio estas bonega!
Kune ni faros pli multe! Se vi ankoraŭ ne faris, kandidatiĝu por servi kiel
"ĝenerala" volontulo
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list>
(baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno)!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022


ne 10. 7. 2022 o 23:07 Michal Matúšov <[email protected]>
napísal(a):

> Saluton!
>
> La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro
> kaj invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan
> opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos
> konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel
> reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos
> partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn
> kandidatojn.
>
> Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi
> ankoraŭ povas membriĝi <https://esperanto.wiki/alighilo> por plifortigi
> vian voĉon.
>
> Kiel partopreni?
>
>    1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj
>    respondecoj de estraranoj
>    
> <https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_to_be_a_Candidate>
>    2. ekkonu la kandidatojn
>    
> <https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candidates/eo>
>    3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble
>    inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
>
> La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de
> Julio 2022 al la adreso [email protected]*.
>
>
> (Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min -
> mi dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de
> nia laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido
> de laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al
> tio ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi
> povas kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo
> <https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list>
> (baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
>
> Amike
> Michal Matúšov
> Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
>
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to