Saluton.

Baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn 😎 Tiel al sia
fino pliproksimiĝas ankaŭ la kampanjo "Vikipedio 300 000" iniciatita de UEA
en kiu partneras ankaŭ ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo.
Por kune festi 🎉 tiun ĉi gravan kilometroŝtonon ni volas krei serieton de
videoj en kiuj redaktantoj, legantoj kaj aliaj gratulas, bondeziras kaj
dankas al Vikipdiistoj ktp.

Kaj ni volas ankaŭ *VIN* en la video!

Legu pli detalajn informojn kaj sendu vian videon ĝis la *22a de Julio
2021, 12:00 UTK*:
https://esperanto.wiki/2021/kontribuu-al-festa-video-pri-300-000-artikoloj-de-la-esperanta-vikipedio

(reprezentantoj de iuj Esperantaj organizoj estos invititaj persone)

Atendante viajn videojn ;-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to