Kara,

dankon pro la atentigo.
Fakte mi ne havas multe da interesigxo pri diplomatia kulturo, sed
estas laboro farinda je ekz. tiu artikolo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fu%C4%9Do_pro_la_rusa_invado_en_Ukrainion
Kaj ni povas rigardi kio ankoraux estus ekz. tradukebla.
Kore salutas
Ziko



Am Do., 3. März 2022 um 16:21 Uhr schrieb Michal Matúšov
<[email protected]>:
>
> Saluton kara!
>
> Dum lastaj tagoj ni estis atestantoj de komenco de nova milito - Rusia armeo 
> invadis Ukrainion, puŝante ties konflikton al nova, vere malplaĉa nivelo.
>
> Bonkoraj homoj en tiu ĉi situacio demandas kion fari por helpi al nia homaj 
> fratoj en Ukrainio. Kaj ja estas pluraj manieroj por helpi - sed plejparton 
> de ili ni nun ne tuŝos. Tamen, niaj kolegoj en Vikimedio Ukrainio alvokis nin 
> pri helpo-maniero, pri kiu ni (inklude vin!), vikimedianoj, tre spertas - 
> verki por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri la ukraina kulturo! Krom la 
> kultura helpo al la popolo, kiu ĵus estis milite atakita, vi ankaŭ povas 
> gajni premion. (La konkurson ne organizas VMEO, sed volonte helpas diskonigi 
> ĝin.) La konkurso estis preparita kaj komenciĝis jam antaŭ la milito, do ne 
> temas pri rekta konsekvenco sed pri tempa koincido.
>
> Kiel partopreni: verku por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri ukraina 
> kulturo kaj enskribiĝu en la liston de partoprenantoj
> Kiam: ĝis la 17-a de Marto 2022 (UTK)
> Pliaj informoj: oficiala retejo (en Esperanto)
>
> De nia Estraro ni sendas pacajn salutojn!
> KuboF Hromoslav
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de %(real_name)s
> To unsubscribe send an email to [email protected]
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to