Porinforme: nesufiĉaj homoj de la celgrupo kandidatiĝis nome de VMEO, tial VMEO ne petos partneriĝon en la projektoj.
Ni estas malfermitaj al estontaj partneriĝoj en aliaj projektoj. Se *vi* volas partopreni en iu projekto de Erasmus+ nome de VMEO, *aliĝu al ĝeneralaj kandidatoj* <https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=7&dest=list> (tiujn ni alvokos kiel unu el unuaj ĉe sekvaj oportunoj). Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/> Prezidanto so 10. 9. 2022 o 21:15 Michal Matúšov <[email protected]> napísal(a): > Saluton! > > En Vikimedio EO ni interesiĝas partneriĝi kun TEJO pri subvencipetado por > novaj projektoj – pri podkastoj kaj sciencaj prelegoj. Ĉar nia tasko estus > precipe trovi interesiĝantojn, ni alvokas vin kandidatiĝi por partopreno! > > Ene de la projektoj vi partoprenos en 1-2 renkontiĝoj, kaj aŭ kreos > materialon por podkasto aŭ prelegos dum scienc-teĥnika konferenco KAEST > 2023 (ĝi kutime okazas en Slovakio, Eŭropo). Danke al subvencio vi havos > repagitajn kutimajn rektajn elspezojn por partopreno. Antaŭvideble vi povos > partopreni nur se loĝas en la Eŭropa unio, aŭ programa lando de Erasmus+. > > *Eksciu pli kaj kandidatiĝu ĉe:* > > - *podkastoj* > <https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create/?gid=51&reset=1> > - *sciencaj prelegoj* > <https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create/?gid=52&reset=1> > > *Limdato* por kandidatiĝi estas la *13-a de Septembro 2022 23:59 UTK*! > > Amike > Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav > Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/> > Prezidanto >
_______________________________________________ Dissendolisto de %(real_name)s To unsubscribe send an email to [email protected]
