Saluton,
teorie mi tre sxatus veni, sed pro familiaj kauxzoj ne eblas. Mi
deziras grandan sukceson al la evento!
Sincere
Ziko

Am So., 27. Nov. 2022 um 23:22 Uhr schrieb Michal Matúšov
<[email protected]>:
>
> Saluton, kara!
>
> Mi invitas vin veni al (repagata, danke al Erasmus+) trejnado pri kontribuado 
> al Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, kiu okazos en Bjalistoko, Pollando la 
> 10-a ĝis la 11-an de Decembro. ALIĜU NUN!
>
> Kunlabore kun 3 partneroj ni organizas serion de 3 trejnadoj por trejni 
> bazojn de Vikimedia laboro, konkrete:
>
> baza redaktado; tradukado per speciala traduka helpilo
> plurmediaĵoj; aŭtoraj rajtoj
> Vikifontaro
>
> Tiujn ĉi 3 trejnadojn ni faros en sekvaj monatoj en Pollando, Slovakio kaj 
> Francio. Ideale vi partoprenus ĉiujn 3, sed se tio ne eblus, ni povus 
> interkonsenti.
>
> La unua trejnado okazos jam sufiĉe baldaŭ - la 10-a ĝis 11-an de Decembro en 
> Bjalistoko, Pollando parte dum la famaj Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj.
>
> Danke al subteno de Erasmus+ ni pagos viajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj vi 
> partoprenos senpage. Vi povos veni iom pli frue kaj partopreni en la ŝatatajn 
> Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Ni havas nur kelketajn lokojn por homoj, kiujn 
> ni povos repagi!
>
> Ideala partoprenanto
>
> ŝatas Vikipedion aŭ ĝiajn fratajn projektojn
> volas longtempe kontribuadi al ili
> dume ne (multe) regas tiun kontribuadon
> loĝas en la Eŭropa unio (pro kondiĉoj de la subvencio, kiu pagas la 
> partoprenon)
>
> Ĉu tio estas vi? ALIĜU NUN!
>
> Memoru, ke entute estas malmultaj lokoj disponeblaj, kaj plejparto estas por 
> niaj partneroj. Do se vi seriozas, aliĝu frue aŭ poste bedaŭru!
>
> Se vi havas demandojn, skribu al mi nun :-)
>
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
>
> Wikimedia EO (VMEO)
> Prezidanto
> _______________________________________________
> Dissendolisto de %(real_name)s
> To unsubscribe send an email to [email protected]
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to