Karaj,

post monato okazos la 7a Kunsido de la Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO.

Membroj nuntempaj, pasintaj kaj aliĝintaj sed nepagintaj devintus ricevi
inviton ankaŭ oficiale individue senditan al si.

*Dato*: 8a de Februaro 2025
*Tempo*: 15:00-17:00 UTK
*Detaloj kaj aliĝilo*:
https://esperanto.wiki/evento/7-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-1

*GRAVA - bezonataj novaj Estraranoj kaj organizantoj!*
Dum lastaj monatoj kaj kelketaj jaroj, Vikimedio EO kaj vivsituacio de la
plej kernaj aktivuloj signife ŝanĝiĝis. Rezulte, nun *ni serĉas aldonajn
Estraranojn* por helpi kungvidi la organizon strategie. Aldone, *ni serĉas
ankaŭ organizantojn / projektajn mastrumistojn*, kiuj gvidos niajn
diversajn projektojn (iujn kiel volontuloj, iujn kiel eventuale pagataj
dungitoj aŭ kontraktitoj). Bv *kandidatiĝi per la aktivula kandidatiĝilo
<https://esperanto.wiki/volontulu>* kaj certe venu al la Asembleo ;-)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto


po 16. 12. 2024 o 13:58 Michal Matúšov <[email protected]>
napísal(a):

> Karaj,
>
> mi *konsideras* kunvoki sekvn Kunvenon de Ĝenerala Asembleo de Vikimedio
> EO por la *8-a de Februaro 2025*.
>
> *Ĉu vi eble vidas iun problemon pri tiu dato?* En la Eventa Servo
> <https://eventaservo.org/>, Vikimedia Kaledaro
> <https://diff.wikimedia.org/calendar/> kaj listo de Vikimediaj eventoj
> <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:AllEvents> mi ne trovis sufiĉe
> grandan konflikton. Pli frue mi ne volas fari ĝin, ĉar tiam nia organizo
> havas devigon pri granda fina raporto de Erasmus+, kiu havas prioritaton.
>
> Amike
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
> Prezidanto
>
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to [email protected]

Reply via email to